Montessori Esperanto, en Ĉinio kaj Indonezio

El nunonia.com

Ĉi-jaran februaron, Federiko Gobo [Federico Gobbo], Ermano Tarakini [Ermanno Tarrachini], Ron Glosopo [Ron Glossop] kaj Peni Vos [Penny Vos] gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova grupo de Yahoo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo – http://www.MontessoriEsperanto.org – por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoraj lernejoj.

En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝan ekzemplon.

Montesora pedagogio estas alternativa edukmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori [Maria Montessori] en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro ‘De infanaĝo al adoleskaĝo’. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.

De Nunonia, laŭ Peni Vos [Penny Vos].

Lascia un commento

0:00
0:00