http://gxangalo.com/modules/kolumnoj/article.php?artID=21
Milito inter civilizacioj
Ĉiam scivolis mi kiu estas tiu ‘io’, kiu igas la t.n. ‘unua mondo’ esti konsiderata evoluinta, kaj la ‘tria mondo’ esti taksata kiel subevoluinta. Tial mi decidis, kiam mi aĝis 20 jarojn, foriri el mia lando, Brazilo, dum kelka tempo, en la jaro 1993. Dum ok monatoj mi vagadis tra Eŭropo, loĝante kelkajn semajnojn tie kaj tie.
.
Tiu vojaĝo cetere montriĝis poste turnopunkto en mia vivo, ĉar mi konatiĝis kun Esperanto en Eŭropo (en Berlino, se esti pli preciza). En tiu kontinento mi spertis la bonon kaj la malbonon vivi en evoluinta lando, kaj malkovris, post iom da tempo, ke la homoj tie estas neniel pli specialaj ol la brazilanoj. Ili loĝis, manĝis, butikumis, amis kaj mortis same. Tiam mi superis je la unua fojo naciajn kaj ŝtatajn barojn – landlimoj ne plu ekzistis al mi de tiam. Mi fariĝis kosmopolita.
Post eŭropaj travivaĵoj, mi iris loĝi kaj studi la araban lingvon en la egipta ĉefurbo Kairo dum ses monatoj. Fakte, mi estis treege bonŝanca….mi estis inter araboj dum la tiama prezidento usona Bill Klinton sukcesis la neeblan – ke la premiero de Israelo kaj la gvidanto de la palestinanoj, respektive Rabin kaj Arafat, manpremu kaj eĉ kisu unu la alian (en arabaj landoj, tio estas ŝatata signo de amikeco kaj respekto). Kiam la notico disaŭdiĝis per radio ‘vive’, mi estis ĉe tiu momento en la domo de egipta militisto, kaj spite la masklecon de la araboj, mi sukcesis vidi larmon, kiu fontis el la okulo de mia gastiganto. Tiu larmo faligis ene de mi alian miton, nome ke “araboj ne volas pacon”… kaj mi definitive sentis min terano, ne plu nur brazilano, kristano, aŭ blankulo, ekde tiu tago. La semo de esperantismo floris en mi antaŭ ol lerni la lingvon mem.
Ni ĉiuj scias tre klare, kiel esperantistoj, ke ne ekzistas bonaj kaj malbonaj popoloj. Usonanoj plej eble reelektos Georgon Buŝ pro tio, ke ili timas kaj ankoraŭ furiozas pro la atencoj okazintaj la 11an de septembro. Se ni tamen komprenas la sintenon de usonanoj, ni same estu komprenemaj kun la sintenoj de araboj, de israelanoj, de rusoj, de ĉeĉenoj kaj de afrikanoj. Ĉiu, pro siaj propraj motivoj, ankaŭ timas kaj furiozas. El tiu timo venas malŝato kaj malestimo pri aliaj nacioj – el tiu furiozo fontas plej malnormalajn respondojn, tekstojn kaj artikolojn. Usono estas konata, ekzemple, kiel lando de libereco kaj kie oni provas respekti ĉies kulturojn, religiojn kaj sociojn..tamen antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis retpaĝon, kies konsisto estas 1% intelekta, kaj 99% fanfarona, aroganta, aŭtoritata kaj maldemokratia. En tiu paĝaro, diversaj homoj defendas -en Esperanto – la kulturan kaj religian superecon de Usono super ĉiuj aliaj mondopartoj, precipe super la ‘faŝismo-islamismo’ (!?!) kaj ‘eŭropunian kulturon’ (?!?). La fakto, ke esperantistoj decidis traduki kaj publikigi eĉ tiajn tekstojn memorigis min tuj pri la fifama artikolo kontraŭ judoj, verkita de germano nazi-simpatia, en flua internacia lingvo, aperinta sur la paĝoj de la revuo Esperanto iom antaŭ la dua mondmilito.
Ĉe la fino de la 1930-aj jaroj, radikale nazi-simpatia esperantisto, membro de la ‘Nova Germana Esperanto-Movado’, turnis sin per artikolo en la revuo Esperanto, kontraŭ la “la senlima glorigo de d-ro Zamenhof”, argumentante, ke “d-ro Zamenhof, eĉ se li estas judo (!?!), kreis finfine valoran kulturaĵon, nome Esperanton”. Tiu germana organizaĵo Esperanto-nazia propagandis ne plu Esperanton, sed per ĝi faŝisman ideologion kaj eĉ fanfaronis publike pri siaj intimaj rilatoj kun Gestapo (la politika polico de la nazia reĝimo). Dum la UK en Germanio en 1933, oni estis devigata spekti unu el la plej bizaraj eventoj iam ajn okazintaj en niaj kelkfoje jam sufiĉe strangaj E-kongresoj – dum la ‘Rejnlanda Vespero’, la kongresantoj ‘ĝuis’ diskursojn kaj paradojn de esperanstistoj kun uniformoj, flagoj kaj simboloj naziaj. Tiam la movado tro multe koncentriĝis en Eŭropo, kaj pro la streĉa situacio en tiu kontinento, ne eblis taŭge reagi al tiu kaj aliaj absurdoj (sistema persekutado de esperantistoj fare de totalismaj reĝimoj en pluraj landoj de la kontinento). Malgraŭ la avangardo de esperantismo en tiu historia momento, la cirkonstancoj ne ebligis, ke ni aŭdigu nian voĉon.
Nia mondo travivas nun tre tumultan historian tempon denove. Atakoj kontraŭ civiluloj en grandaj urboj, atencoj grandskalaj, invadoj aŭ okupacioj de alies teritorioj pro la plej variaj motivoj, absurdaj murdoj de infanoj kaj virinoj tra la tuta mondo nur igas nin ĉiujn streĉiĝi. Iasence ni spertas situacion similan al tiu de la eŭropanoj dum la 1930-aj jaroj, kiam demokration kaj egalecon intergentan korodis fanatikismoj (tiam politikaj kaj rasismaj, nun politikaj kaj pseŭdoreligiaj). Estas granda defio ne esti influataj de la nunaj cirkonstancoj, kaj meze de ĉi tiu historia ŝtormo, daŭrigi nian marŝon cele al pli bona kaj egaleca mondo.
Ke usonanoj diru, ke islamanoj plagas en nia mondo pro tio, ke ili estas ‘malpuraj primitivuloj’, estas tute ne akcepteble, sed almenaŭ iel kompreneble laŭ la motivoj, kiuj igas ilin paroli tiel pri tiu mondregiono. La saman sintenon (ne akcepti, sed kompreni la motivojn malantaŭ la rabiaj frazoj) mi invitas vin ĉiujn fari por diversaj ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, kies tekstoj kaj enhavo vere estas tro unuflankaj kelkiam. Se Ĝangalo havus arabdevenan ĵurnaliston aŭ kolumniston, mi kiel ĉefredaktisto certe devus fortranĉi el liaj artikoloj multajn frazojn kiel ‘Israelo sklavigas palestinanojn’ aŭ ‘Usono bombardas infanojn kaj virinojn’ ktp. Se tiu nova kolumnisto estus ĉeĉeno, depende de lia politika sinteno, mi devus fortranĉi el liaj tekstoj, ke ‘Rusio sklavigas ĉeĉenojn’, aŭ ke ‘Rusio bombardas infanojn kaj virinojn’. Mi same forstrekus el teksto de unu el niaj usonaj korespondantoj la frazojn ‘Araboj sklavigas siajn virinojn’ aŭ ‘Araboj (aŭ islamanoj) bombardas infanojn kaj virinojn’. En mondo iom freneza, kiel la nia nuntempe, ni devas konduti tre singarde, ĉar iasence ĉiuj pravas kaj malpravas.
Ĉi tiu kvazaŭa sindromo, kiu nuntempe voras la emon respekti la malsamulojn, fontas nepre el manko de kontaktoj inter civilizacioj. Kiam mi estis en Egiptio, mi miregis, ke la lokaj televidkanaloj prezentis muzikvideojn de la sveda grupo ABBA, internacie fama dum la 1970-aj jaroj, sed tute ne eblis spekti eĉ plej etan spuron de tiamaj furoraj kantistoj, kiel Madonna, ekzemple. Fakte, post rapida enketado inter egiptaj junuloj, mi ŝoke rimarkis, ke preskaŭ neniu tie jam aŭdis muzikojn de Madonna. Kaj antaŭ ol konturiĝu ĉikana rideto sur la lipoj de okcidentanoj (“ho, tiuj malmodernaj egiptoj…”), respondu rapide – ĉu multaj en Eŭropo aŭ Usono scias la nomon de almenaŭ unu egipta kantisto, certe fama tra la tuta Mezoriento? Facilas konstati, ke tio, kion en Okcidento oni nomas ‘mondo’, tute ne ekzistas ankoraŭ. Ĉiu civilizacio restriktas sian konon, siajn morojn, siajn esperojn kaj precipe siajn vidpunktojn pri bona kaj malbona, taŭga kaj netaŭga, deca kaj nedeca, kadre de siaj propraj civilizaciaj limoj.
Kiom ‘monda’ estas la mondo, en kiu ni vivas?
Sed estas eta problemo en tiu izoliĝo kultura, morala kaj idea. Sen vera interŝanĝo de ideoj kaj konceptoj je persona nivelo, la anoj de la diversaj civilizacioj ne scias fakte kion pensas unuj pri la aliaj. Tuj post la teruraj atencoj je la 11-a de septembro, usonanoj surprizitaj sin demandis en televidaj debatoj kaj en amikaj rondoj “kial la mondo (aŭ mondopartoj) ne ŝatas nin?” Multaj usonanoj, same kiel multaj eŭropanoj, kredas ke la mondo estas Usono, Kanado, Japanio kaj Eŭropo. La cetero, nu, estas nur la cetero ja! Kulturo, programoj, teknologioj, aparatoj, modoj, muziko venas nur de tiuj regionoj “jam plene evoluintaj”.
Al la subevoluintaj kaj evolulandoj, restas la devo aplaŭdi la artistojn el tiuj regionoj, aĉeti la produktojn el tiuj regionoj, kaj precipe, absorbi la “eksterordinare bonajn kaj saĝajn” ideojn el tiuj mondregionoj. La konto tamen riveliĝis ne ronda, kiam oni konstatas, ke arabaj junulinoj preferas ne plu uzi multekostan ĝinzon el fama usona aŭ eŭropa marko, favore al la uzado de ĉadoro (la kaptuko, kiun uzas decaj islamaninoj). Tiuj junulinoj, kaŭzante puran desperon en feminismaj rondoj de tiuj evoluintaj mondregionoj, elektis per si mem reveni al sia kulturo, senti reapartenecon al sia origina civilizacio.
Ne ekzistas, kiel insinuas la venenigan paĝaron en Esperanto (kiu defendas “usonajn valorojn jud-kristanajn”), internacia milito inter civilizacioj. Sed ekzistas ja malsamaj civilizacioj, kiuj interpuŝiĝas nuntempe, pro timo, furiozo kaj precipe, neinterkonatiĝo. Kaj la ĝenerala uzado de la angla aŭ eble de la hispana aŭ ĉina (kiu scias la estonton?) kiel ‘mondolingvo’ tute ne solvos nek minimumigos ĉi tiun interpuŝiĝon de civilizacioj. Tiuj lingvoj bazas dekomence sian funkciadon, en la rolo de pontlingvo, sur restrikta grupo de samnacianoj, kiuj regas ĝin absolute perfekte, kaj sur senfinaj homamasoj, kiuj parolas ĝin mediokre, aŭ tute ne parolas ĝin krom kelkajn vortojn. Tiu sistemo, kiun oni nomas ‘realisma’ en privataj rondoj ĉe la koridoroj de, ekzemple, la eŭropunia parlamento, ne estas nur maljusta, sed ankaŭ nelogika kaj danĝerega laŭ sia neegaliga principo.
Mi ne lanĉis Ĝangalon nur por esti iu magazino ‘Monato’ en interreto, nek por montri min ‘inda je laŭroj kaj akademianeco’ (kredu ja, mi jam ricevis mesaĝon, kiu akuzis min je tio!). La veto, peto kaj espero malantaŭ Ĝangalo kaj Internacia Televido estas prezenti al la esperantistoj opcion seriozan pri informado pri la mondo, laŭ esperantisma vidpunkto, kaj post tiom da vortoj supre tajpitaj, mi kredas ke nun eblas ankaŭ al vi klare diferencigi kaj valorigi ĉi nian esperantisman vidpunkton disde aliaj. El la skatolo de Pandora denove forflugis la plagojn de genta malamo, religia netolero kaj intercivilizacia disputo. En la manoj de aro da homoj, malgranda kaj ankoraŭ ne tute konscia pri tiu fakto, kuŝas la semon de estonta mondvizio. Por la dua fojo en la historio (la unua okazis antaŭ kaj dum la dua mondmilito, sed ni ne profitis ĝin tiam pro multaj kialoj, interalie pro naivo kaj ankaŭ persekutado fare de totalismaj reĝimoj), esperantistoj estas potenciale la plej avangarda aro da homoj, laŭ respekto al alies kulturoj kaj religioj, al ŝato kaj toleremo al malsamaj civilizaciaj konceptoj. Ni do ne lasu nin esti influata, eĉ se gute, de tiu venena etoso, kiu nin ĉirkaŭas.
Kia Esperanto en tia mondo?
La batalo por Esperanto ne celas rekte la anglan lingvon, nek Usonon, nek Brition, sed la koncepton, ke la angla estas la internacia lingvo de nia nuno. La strebo, kiun faras ĉiutage esperantistoj, provante konvinki surdajn homojn aŭskulti la voĉon de rezono kaj logiko en internaciaj rilatoj ne estas tre facila nuntempe, ĉiuj scias, precipe pro tio, ke homoj ne volas aŭskulti. Tro multaj esperantistoj kredas ankoraŭ, ke la homaro ne entuziasme akceptis Esperanton, ĉar ĝi ne konas la lingvon kaj ties avantaĝojn. Tial ili ĉiam proponas, ke ni provu, ke ni testu, ke ni faru ion ajn por “montri al la aliaj, ke la lingvo ekzistas kaj funkcias”. Ĉi tiu agomaniero estas malnova, kaj bedaŭrinde, pli kaj pli senrezulta. Pluraj homoj scias pri Esperanto, kaj konscias, ke ĝi funkcias, sed tiuj simple ne volas ŝanĝi la nunan maldemokratian, danĝeran, sovaĝan lingvo-sistemon. Kaj kiam mi diras ‘’lingvo-sistemon’, oni nepre subkomprenu ankaŭ kulturan industrion, kun libroj, diskoj, muzikaj spektakloj en plenplenaj stadionoj, kinofilmoj generantaj centmilionojn da usonaj dolaroj, miloj kaj miloj da alilandaj lernantoj, kiuj venas ĉiujare lerni la lokan lingvon en landoj kiel Britio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Francio, Hispanio ktp. La esperantistoj ankoraŭ estas treege naivaj. Tie kaj tie oni aŭskultas opiniojn, ke se “ni konvinkos la leĝofarantojn de iu regiono adopti Esperanton leĝe, ni venkis tie” ktp. Ne leĝoj helpos nin, ne lingvojn ni kontraŭstaras, sed merkatojn. Dum ni fieras, ke la nova PIV eble jam vendiĝis je mil ekzempleroj, la brita sektoro de libroeldonado profitis, en 2003, je pli ol unu miliardo da eŭroj nur per la disvendado de vortaroj angla-lingvaj al fremduloj tra la mondo.
La vojo por Esperanto estas igi ĝin pli kaj pli utila, ne nur al unuamondanoj, sed ankaŭ, se ne precipe, al la loĝantoj de subevoluintaj landoj. Ĉar tiu areto da landoj jam evoluintaj pli kaj pli konformiĝas al la superrego de la angla kaj al la valorigo iom-post-ioma de la hispana, spite la kriegojn propagandajn de la tieaj esperantistoj. Kaj al tiuj orfoj de tutmondiĝo, kiuj reprezentas tri kvaronojn de la homaro, Esperanto povas esti ne ‘paralela lingvo de kulturo’, ‘lingvo de diaspora komunumo’ , aŭ ‘lingvo protektanta etajn kaj regionajn kulturojn’ (kiel oni emas hodiaŭe etikedi la internacian lingvon en tiuj evoluintaj landoj), sed ja la vera, plenrajta kaj plene funkcianta kaj paciganta internacia pontlingvo. Ni bezonas krei merkatojn por niaj varoj kaj servoj tra la tuta mondo, kaj laŭ baza regulo de merkatumo, plej taŭga vojo estas proponi novan varon ne al tiuj, kiuj povas elekti inter pluraj opcioj, sed al tiuj, kiuj tute ne povas elekti nuntempe, pro manko de opcioj. Esperanto povas roli protagoniste en multaj regionoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko, se ni sciu kiel fari el tiuj homoj ne nur ‘samideanojn’, sed ankaŭ ‘klientojn’. Mono devas flui en la vejnojn de la Esperanto-trunko, por ke ĝi denove kresku ĉielen. Sed nepre ne nur mono el burokratiaj organizoj ŝtataj, ĉar tia kapitalo venas relative facile, sed povas ankaŭ forlasi Esperantion relative facile, kaj tiam pluraj servoj kaj organizoj riskos kolapsi…la abrupta eldonfino de la papera versio de la revuo ‘El Popola Ĉinio’ kaj la ektimo de TEJO pri la preskaŭa perdo de eŭropuniaj subvencioj klare kaj akre montris tion.
Ĉu ni silentu, pro tio, ke la ĉi-semajna etna masakro okazis ne en Madrido aŭ Novjorko, sed en iu regiono forgesita de la mondo en la sudo de Sudano? Ĉu ni ŝultrumu pri la eksplodo de alia bombo en la dista Bagdado? Ĉu ni daŭre restu sekuraj en niaj E-kluboj, perdante tiel alian momentumon por Esperanto? Ĉu ni daŭre ludu, ke ni havas internacian lingvon, aŭ ni igos ĝin vere internacia laŭ amplekso, kaj lingvo laŭ uzado? Jen la veraj demandoj, kiujn esperantistoj devus pridiskuti en novaĵlistoj….
.
—————-
Ĉefartikoloj: Kie legeblas la opinion de la ĉefredaktisto de Ĝangalo, la brazilano Flavio Rebelo, pri diversaj temoj, de Esperantio al internaciaj eventoj.
Questo messaggio è stato modificato da: yoshii, 31 Ott 2004 – 21:36 [addsig]