“Kajto” che la 3a Novjara Renkontigho de EsperantoLand
La muzikgrupo Kajto, kiu jhus ricevis la FAME-kulturpremion, prezentos
koncerton dum la 3a Novjara Renkontigho (NR) en la kastelo Marienburg en
sudokcidenta Germanio, 60 kilometrojn de Trier. La kvarpersona muzikistaro,
kiu ekde 1988 ludas en Esperantujo, famighis per vigla muziko kaj kvin
lumdiskoj kun esperantlingvaj kantoj.
Ghis nun 109 alighintoj el deko da landoj
Ghuos la koncerton de Kajto pli ol cent partoprenantoj, inter kiuj sesdeko
venos el dek diversaj landoj de Hispanio ghis Rusio; cheestos almenau dek
ses Esperanto-familioj kun trideko da infanoj, kiuj certe iom vigligos la
tuton sub sperta gvido de Kim Henriksen. La nomoj de multaj alighintoj
trovighas sur la pagho
Pupteatro, ekskursoj, prelegoj, kursoj kaj silvestra festo
Dum NR okazos krome pupteatra prezento de Christoph Frank, kiu ankau gvidos
kurson pri pupludado por plenkreskuloj kaj infanoj. Pluraj ekskursoj gvidos
la interesitojn al vinkelo kaj al naghejo kun sauno kaj krome vershajne al
la urboj Trier kaj Bernkastel kaj al la kastelo en Cochem.
Diversaj partoprenantoj ofertos prelegojn, István Ertl faros literaturan
prezenton, aliaj ofertos kurson, ekzemple pri dancado au senstrechigho. Dum
la silvestra nokto ni ghuos konvenan bufedon kaj povos danci lau diskoteko
sub la sperta gvido de Dirk De Weerdt. Kaj certe chiutage okazos multaj
interparoloj kaj amika kunestado en la NR-kafejo.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Chiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando
– Esperanton oni lernas en EsperantoLando. Ankau chi-foje por maksimume dek
komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la unuaj du tagoj de la
arangho; progresantoj ghuos lingvan subtenon kaj supozeble estos konversacia
rondo. Tiel eblos dum unu renkontigho lerni la lingvon kaj tuj apliki ghin
en internacia rondo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la
partoprenantoj estos spertaj
Esperanto-parolantoj.)
Krome ni okupighos pri la lingva evoluo de la infanoj; ni provos kombini
amuzighon kun lingvolernado, kaj esperas tiel kontribui al la estigho de
gaja internacia infana rondo.
Komune festi la Novan Jaron
Estu bonvena por komune festi la Novan Jaron dum la 3a Novjara Renkontigho
de EsperantoLand
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
[addsig]