Invito por “Semajno de Internacia Amikeco”

ret-info: Invito por “Semajno de Internacia Amikeco”

INVITO POR LA SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO
===========================================

La lasta plena semajno de februaro estas festata en la Esperanto-movado kiel
la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). Gxi celas plivigligi kontaktojn
inter esperantistoj de diversaj landoj kaj krei kaj plifortigi iliajn ligojn
kun rondoj ekster la Esperanto-movado. Jam de kelkaj jaroj s-ino Edvige
Ackermann (Italio) estas komisiito de UEA pri la Semajno. La Estraro de UEA
nomumis sxin por tiu tasko ankaux dum la periodo gxis 2007. Sube sekvas
alvoko de s-ino Ackermann por aktivado lige kun SIA 2005.

———————–

“Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Gxia lumo signifas justecon,
fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli
klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neuxtrala internacia
lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo gxi vivu,
floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj”.

Tiel Erik Carlin, antaux pli ol 35 jaroj anoncis la belan ideon pri la
starigo de cxiujara Semajno de Internacia Amikeco, kiu poste farigxis
tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. La tiama vicprezidanto de UEA
formulis sian ideon per la simpla la devizo: INTERKOMPRENIGxO + AMIKIGxO =
ESPERANTO.

Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laux propraj
vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu simpla adicio pleje
respegulas la esencan fonon de la lingvo internacia:

– egaleco inter homoj kaj nacioj;
– solidareco inter cxiuj gentoj; kaj
– respekto de homaj rajtoj.

Fakte amikeco ne estas kruda vorto; kontrauxe, gxi estas intima sento-vorto,
kiu nature sxvebadas en la Esperanta komunumo.

Kiam la svedo Erik Carlin proponis, ke la lasta plena semajno de februaro
estu dedicxata al tiu ideo, tra la mondo oni entuziasme akceptis la proponon
kaj ecx gravuloj aprobis gxin.

Ekde tiam Esperantaj grupoj klopodas okazigi dum la lasta semajno de
februaro manifestaciojn, renkontigxojn kaj ceremoniojn por atentigi, ke paco
ekestos, kiam iu konsideros la aliulon kiel propran sinceran amikon.

Pro diversaj lastatempaj fenomenoj en la mondo (maltoleremo, etna malamo,
terorismo, ktp.), la Esperanto-movado devas cxiam pli engagxigxi en la
disvastigon de siaj idealoj, kiuj estas strikte ligitaj al la lingvo mem,
kaj de siaj konceptoj pri interpopola dialogo kaj interkomprenigxo spite al
cxia diverseco. Necesas aktivi por homaranisma helpo al malplibonsxanculoj
kaj al popoloj suferiantaj, kune kun la aktivado por la idealoj de Unesko
pri konservado de la kultura ricxeco de la mondo.

Ne estas malfacile eltrovi manieron kaj ilojn por antauxenigi la senton de
amikeco kaj solidareco. Jen kelkaj belaj agadoj por kono kaj ebla imitado
fare de aliaj.

Tre bone agas jam delonge la Esperanto-grupo en Leuven, Belgio, kiu
organizas dum SIA arangxon imponan en la loka Kultura Centro. En la ricxa
programo estas desegnokonkurso por infanoj, vizito al muzeo, prelegoj pri
diversaj temoj, Esperanto-kursetoj, prezentoj de libroj, akcepto cxe la
urbestro, vespera bufedo, ludoj, koncerto, k.t.p. En oficiala deklaro okaze
de SIA 2004 la urbestro de Leuven, s-ro L. Tobback, diris i.a.: “La urbo
Loveno plene konscias pri la lingva diverseco kaj pri la graveco kaj bezono
de kompreno trans landlimoj. Tiu cxi bezono forte sentigxas hodiaux en la
institucioj de Euxropa Komunumo, sed ankaux ekster gxi, je monda nivelo.
Internacia amikeco trans la lingvaj kaj naciaj limoj estas necesa kondicxo
por ke homoj en la tuta mondo komprenu unu la aliajn kaj kunvivu pace. La
urbo Loveno volonte malfermas siajn limojn por saluti siajn vizitantojn el
aliaj landoj.”

Eble la plej longedauxra tradicio pri mesagxo de la urbestro okaze de SIA
estas en Chicago, Usono, kies Esperanto-societo cxiam donis grandan atenton
al la Semajno en sia agado.

Iuj grupoj arangxas ekspozicion pri Esperanto kaj la signifo de SIA, aliaj
povas organizi muzikan vesperon, forsendon de salutkartoj al geamikoj tra la
mondo, prelegojn pri temoj interesaj por la loka publiko, ktp. Interesa
estas la agado de Malta Esperanto-Societo, kiu inter prelegoj kaj muzika
prezentado disdonas diplomojn al Esperanto-lernantoj kaj premiojn pro esea
konkurso aux simile. Cxar oni invitas jxurnalistojn al la arangxo, oni
sukcese informas la eksteran publikon.

En la Esperanto-medio estas malmultaj speciale celebrataj datoj, sed certe
unu el la plej trafaj estas gxuste la Semajno de Internacia Amikeco. Ni
ekspluatu tiun cxi sxancon. Mi estas volonte je dispono por kunlaboro,
sugestoj kaj konsiloj. Bonvolu kontakti min!

Kaj. se vi ion arangxas, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn,
kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.

Edvige Ackermann, Italio
Komisiito de UEA pri SIA
<­nored@tele2.it>

el [Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 197]


fonto: “Ret-Info”
http://www.eventoj.hu

[addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00