Esperanto/Eventoj

Esperanto/Eventoj

Date: Sat, 18 Jan 1997 10:26:21 +0100
Message-Id: <­199701180926.KAA32320@dino.hungary.net>
To: Esperantisto <­e-domo@hungary.net>
From: "red. EVENTOJ, LINGVO-Studio" <­eventoj@hungary.net>
Subject: Demandoj kaj respondoj pri la retpo^sta versio de Eventoj

– Se vi jam foje ricevis ^ci-teman mesa^gon, bv. ignori tiun ^ci –

Estimata,

nia anta~ua mesa^go pri la nova projekto: retpo^sta versio de Eventoj ne estis sufi^ce detala, kaj mi volas klarigi kelkajn ofte demanditajn aferojn:

Demandoj kaj respondoj pri la retpo^sta versio de Eventoj
*********************************************************

Enhavo
——
La retpo^sta versio enhavos nur la tekstan parton de Eventoj, sed NE enhavos la bildojn. Krom la enhavo de la gazeto ni planas distribui al la abonantoj anka~u aliajn, porokazajn informojn, ne enirantajn en la gazeton.

Formato
——-
Ni dissendos la retpo^stan version al la abonantoj per simplaj ASCII-tekstoj, kiel ordinara retmesa^go. Estis pluraj proponoj pri RTF, HTML, PDF ktp formatoj, sed ili postulus solvojn de aldonaj teknikaj problemoj flanke de la legantoj, do ni lasis tiujn demandojn por la estonto.

Por ricevi kaj legi la elektronikan version de Eventoj sufi^cas havi nur retpo^stan kontakton al Internet, kaj vi NE devas havi TTT-eblecojn.

Por legi la retpo^stan version vi NE bezonas iun novan programon. Vi povas legi ^gin per via kutima retpo^sta programo, a~u per ajna tekstoredaktilo, kapabla legi TXT-formatan materialon. Ni proponas NE UZI krozilon kiel Netscape a~u Explorer pro la eventualaj tieaj longaj linioj. Se vi uzas ilin por via korespondado, post la alveno de la aktuala numero savu ^gin en fajlon [dosieron], kaj legu ^gin per iu tekstoredakta programo. (Por uzantoj de Windows plene ta~ugas ekz. Write). La savado de la teksto (prefere ne apartan ^ambron) estas necesa anka~u por eluzi la eblecojn de posta elektronika reser^cado.

Se en via programo vi povas uzi diversajn litertipojn, ni rekomendas uzi neproporcian tiparon, sed ekz. Kuireron (Courier)!

Kodigo
——
Por eviti plenan fu^son ^ce personaj kaj geografiaj nomoj kaj retadresoj ni devis elekti unusignifan kodigon (pridiskutata kaj ekuzata en somero de 1995 en sce), – la cx kaj ch kodigo estas neta~uga. Por iuj ^gi eble aspektas nekutima, sed kiel kompromiso ni trovis ^gin la plej bona. ^Gi ebligas seneraran konverton al "veraj Esperantaj literoj".

Multaj esprimis la deziron eventuale printi sian version. Per simplaj makrooj ^ciuj povas konverti la tekston al la aktuale de vi uzata kod-normo (latin-3 au Eventoj-93 au ^Capelilo) – kaj povas elprinti ^gin.

Avanta^goj de de la retpo^sta versio:
Ä————————————
– Vi ^sparas ^c. 50 %-ojn (!!!!) de la aerpo^sta baza abonkotizo!
(Abono al la retpo^sta versio kostas nur 40 guldenojn por 12 monatoj)
– Vi ricevos la gazeton ^c. semajnon pli frue ol la tradiciaj abonantoj, ja ni sendas ^gin tuj post la preti^go (kiam ni donas la paperan version nur al la presejo)!
– Per komputilo vi povas rapide kaj facile reser^ci informojn pri iu aperinta afero anka~u en la malnovaj numeroj!

Provnumero
———-
Specimeno de la retpo^sta versio estas trovebla en nia FTP-ejo:
ftp.hungary.net/pub/esperanto/eve-112.ret

a~u vi povas preni ^gin el nia TTT-pa^ga informilo:
http://www.hungary.net/esperanto/retposto.htm

Kiel aboni al la retpo^sta versio?
Ä———————————
– Pagu la abonkotizon de 40 guldenoj (a~u egalvaloron en ajna konvertebla valuto!) al nia UEA-konto: ELLS-S

– a~u sendu ^gin en koverto al nia adreso: pk. 87. HU-1675 Budapest, Hungario. Mi scias, ^gi estas praepoka, – tamen funkcianta maniero.

Bonvolu pagi nur la~u la indikitaj manieroj kaj en 1997 ne pagi al niaj landaj perantoj. (En la komenca jaro ni ne volas plene fu^si la administradon.)

La abonkotizo de retpo^sta versio (almena~u en la komenco) estas la sama por ^ciuj landoj.

– Informu nin pri via abondeziro, pago kaj via retpo^sta kaj papera adreso, kaj vi ricevos la gazetojn dum 12 monatoj. (La papera adreso estas necesa por kontakti vin en kazo de neanta~uvidita teknika problemo).

Kion fari, se vi jam pagis la paperan version?
Ä———————————————
En tiu kazo, en 1997 vi povas ricevi la retpo^stan version sen aparta pago. (Estonte oni devas krompagi por ricevi amba~u versiojn).

Informu nin – krom via retpo^sta adreso – pri via leteradreso al kiu vi ricevas la paperan version, kaj nepre anka~u pri la dato, sumo de la abonpago kaj nomo de la kotizperanto de papera versio!

Limigoj pri la retpo^sta versio
Ä——————————
Anka~u ni scias, ke la elektronika formato estas relative simple kopiebla kaj transsendebla. Sed anka~u vi konsciu, ke ^gi povas rezultigi bankroti^gon de la eldonejo… Ni do anka~u formale anoncas, ke
– oni ne rajtas plusendi a~u transdoni la retpo^stan version al iu ajn tria persono;
– oni ne rajtas afi^si ^gin en iu ajn publika a~u nepublika reta forumo;
– por ajna utiligo de la materialo estas necesa la anticipa permeso de la eldonejo;
– ni tenas la rajton ne akcepti abonon al la retpo^sta versio de iu persono a~u de iu grupo de personoj;
!!! – ni avertas, ke la dissendita retpo^sta versio povas enhavi internan (nevideblan) identigan kodon de la ricevanto;
– ni avertas, ke en kazo de rompo de tiuj principoj ni ^cesigos la pluan sendadon de la gazet al la koncerna persono, kaj anoncos la plenan nomon kaj datumojn de la kulpulo en ^ciuj eblaj retaj kaj paperaj medioj, kaj tenas la rajton komenci juran proceduron kontra~u li.

Ni tamen firme kredas, ke la supraj formala^joj estos superfluaj. Ni petas vin diskonigi la novan eblecon, varbi novajn legantojn, – ja la aperantaj movadaj informoj valoras ju pli multe, des pli da homoj scias pri ili!

Se vi havas pliajn demandojn, volonte ni staras je via dispono.

Laszlo Szilvasi

eventoj@hungary.net
http://www.hungary.net/esperanto/
ftp://ftp.hungary.net/pub/esperanto/

***********************************************************
Se vi ne scias pri io en Esperantio – ne kulpigu aliajn!
Abonu al Eventoj!
***********************************************************

Enhavo de Eventoj-116
*********************

Pa^go-1.
////////

– Al nova internacia lingva ordo
Ä—————————–
novjara mesa^go 1997 de la prezidanto de UEA

– Imagu la neimageblan!
Ä——————–
Imagu la neimageblan: vi en^saltas matene la televidon, kaj vi a~udas Esperantajn kanzonojn de la ekrano… – tio kaj pluraj aliaj okazis fakte en Kroatio

– Kiu faros ^gin?
—————
Rakonteto pri kvar personoj: ^ciu, iu, iu ajn kaj neniu…
***********************************************************
Pa^go 2.
////////

– Esperanta literaturo en la Interreto
Ä———————————–
listo de E-lingvaj literatura^joj, troveblaj en la reto.

***********************************************************
Pa^go 3. – FAKA APLIKADO
////////////////////////

– Nuligo, deklaro, ser^cado
Ä————————–
Al la "granda ^turniro" dum la UK en Prago ali^gis nur 2 personoj.
La redaktoro (kaj ^gisnuna motoro) retiri^gas de ^ciuj redaktaj kaj kasistaj taskoj. Kiel plu okazos la agado de E^SLI? (E-^Sak-Ligo)

– Traduko al 48 lingvoj – senpage
Ä——————————–
Haveblas la versio 2.0 de la komputila tradukprogramo "Ergane"

– Scienca Revuo – 47
Ä——————-
ISAE vivas kaj fidinde agas, kiel montras tion la enhavtabelo de la fre^se aperinta numero de Scienca Revuo

– Matematika Olimpiado
Ä———————
Preparoj al okazigo de internacia Matematika Olimpiado, kies labor-lingvo estos Esperanto…
***********************************************************
Pa^go 4. – ARAN^GOJ
///////////////////

Pli detalaj informoj pri la aran^goj:

– Internacia Junulara Festivalo, marto, Italio
– Baltmara Turisma Renkonti^go, majo, Germanio
– Unutagaj kunfrati^goj en Brazilio
– Trilanda Renkonti^go, aprilo, Germanio
– XVII Renkonti^go de Portugalaj Esperantistoj, aprilo, Portugalio
– E-Tagoj en Sztaszow, majo, Polio
***********************************************************
Pa^goj 5-6. Movado
//////////////////

– Brua ^gojholado en la Unua Azia Kongreso
Ä—————————————–
Kiel pasis la kongreso kun la bruo kaj ^gojholado de la unuafojaj ^ceestantoj?

– Taskoj en la Akademio
Ä———————-
Kiuj taskoj por la sekcio pri ^Generala Vortaro de la Akademio de Esperanto? Kio pri euro? pri PIV? pri asimilado de vortoj?

– Nur 28 % konas la anglan
Ä————————-
^Cu vere la lingvo de Interreto estas la angla? La datumoj de esplor-firmao montras ne tion…

– Via Vellini
————-
Nomigo de strato pri esperantisto.

– Gratulojn
———–
La E-Klubo de Oslo festis sian 90-jaran ekziston

– Inter^san^go
————–
Konkreta propono inter^san^gi artikolojn el la nacilingvaj ^cefaj revuoj
***********************************************************
Pa^go – 7.
//////////

KONKURSOJ
/////////

– Poentokolekta konkurso
Ä———————–
Kiel statas la tabelo post la 2-a taskofolio? (Partoprenantoj el 18 landoj)

– Rezultoj de la beletra konkurso J. R. Huertas

REVUOJ-GAZETOJ
//////////////

– Heroldo – LF-Koop
——————-
^Cu LF-Koop produktos Heroldon en Hungario? – Nova redakcia adreso.

LETEROJ
///////

– Uzurpo de gazet-nomoj
Ä———————-
^Cu oni (morale) rajtas reuzi la nomojn de iamaj famaj E-revuoj? ^Cu morgau ni denove legos "La Esperantisto"-n au la gazeton Lingvo Internacia? – Reekuzo tamen jam komenci^gis…

– Kiel elekti postenulojn?
Ä————————-
Kiel elekti personojn al tiuj postenoj, kiuj longperiode difinas la funkciadon de iu E-instanco?

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

– Listo de haveblaj videofilmoj ^ce Sarlanda E-Ligo (15 titoloj) Daurigo de la serio (Eventoj 089, 091, 095)

***********************************************************
Pa^go 8.
////////

INTERESE
////////

– Silenta nokt’ – La kapo de Josef Mohr
Ä—————————————
Historio de la konata Kristnaska kanto

ANONCETOJ
/////////

– 9 anoncetoj (nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj)

HUMURO
//////

Kiu tiu estas?
==============

Dum la E-kurso la instruisto proponas enigmon al la studentoj:

– Mia patro naskis infanon. Tiu infano estas nek mia frato, nek mia fratino. Kiu tiu estas?"

Neniu kursano povis respondi. – Estas mi! – diras ridetante la instruisto. Post iom da tempo alvenas malfrui^ginta kursano, kaj la aliaj ricevas la taskon fari al li la anta~uajn demandojn. Kruko kura^ge demandas:
– Jen bona enigmo: mia patrino naskis infanon, kiu estas nek mia frato, nek mia fratino. Kiu tiu estas?
– Mi ne scias! – respondas la malfruinto post iom da pensado.
Kruko triumfe aldonas: – Estas do nia instruisto!"

***********************************************************
Se vi ne scias pri io – ne kulpigu aliajn!
Abonu al la retpo^sta versio de Eventoj!
***********************************************************

Lascia un commento

0:00
0:00