ESPERANTISTO RICEVIS
NOBEL PREMION!
REINHARD SELTEN
Komuniko de la germana inform-agentejo DPA, de la 11a de oktobro, sciigis la tutlandan gazetaron, ke Prof-ro Reinhard Selten ricevis la Nobel-premion pri Ekonomio. La komuniko klarigis jam en la titolo, ke la premiito parolas anka– Esperanton.
Fakte, Prof-ro Selten kaj la edzino Elisabeth estas malnovaj aktivaj esperantistoj, membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj Dumvivaj Membroj de UEA. En 1982 li verkis en Esperanto, kune kun Jonathan Pool el Usono, "Chu mi lernu Esperanton?" (enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj). La verko aperis kiel dokumento de AIS-San Marino.
La Nobel-premiito, filo de librokomercisto, naskighis en 1930, studis matematikon kaj diplomighis en 1957 che la Frankfurta Universitato, kie li dejhoris ghis 1967 kiel help-profesoro. En 1968 li instruis, kiel gast-profesoro, en la universitato de Berkeley (Kalifornio, Usono).
Inter 1969 kaj hodia–, Selten instruis kiel ordinara profesoro che la Libera Universitato en Berlino kaj che la universitatoj de Bielefeld kaj Bonn. Lia specialigho estas la matematik-rilataj fakoj, oligoteorio, eksperimenta ekonomi-esploro kaj scienca lud-teorio.
Prof-ro Selten, kiu ricevis la titolon de honora doktoro de la universitatoj de Bielefeld kaj Frankfurto, membras en multnombraj sciencaj akademioj kaj ekonometriaj societoj kaj estas honora membro de la Usona Akademio de Arto kaj Sciencoj.
La tutmonda esperantistaro kun fiero gratulas al la Nobel-premiito!
(El "Heroldo de Esperanto", n-ro 15/1944)
.