—————————–
En Suda Koreio la muzika trupo <Espera Mondo > prezentas koreajn tradiciajn
artajxojn en esperanto.
En 2002, en Seulo okazis la Azia Esperanta Kongreso en kiu < Espera Mondo >
prezentis tradukitan korean popolkanton < Arirang > kaj aliajn kantojn en
esperanto, krome ili ankaux havas multajn talentojn (tambula ludo, danco,
ktp.).
En 2003 < Espera Mondo > spektaklis ankaux en Cxinio cxiutage dum unu
semajno po unu horo.
Kvankam < Espera Mondo > ankoraux ne surbendigis KDon gxi multe kontribuas
en la landa movado cxar gxi estas la ununura esperanta muzika ensemblo de
Koreio.
Por kontakti reprezentanton de Espera Mondo vi povas retmesagxi al :
sono-1004@hanmail.net
Aux viziti la TTTejon kiu bedauxrinde estas preskaux tute en la
korea:
www.esperamondo.com
de Vinilkosmo
—
fonto: ret-info
[addsig]