vocxdonigu la amendojn pri esperanto kiel lingvo de komunikado en Euxropa Unio.

La Esperanto Radikala Asocio prilaboris amendo-proponojn prezentitajn de la Eŭropa Deputito Marco Cappato la 27 –an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento, kontraŭ la lingva discriminacio kaj por ke esperanto farigxu la komuna lingvo de komunikado en Eŭropa Unio.

La amendo-proponoj rilatas al propono de rezolucio de Vasco Graça Moura pri plurlingveco DocRef>(2008/2225(INI)), kiuj estos vocxdonataj la 17an de februaro. Jen du el cxi tiuj amendoj pri esperanto kiel solvo kontraŭ la ekonomia kaj socia malegaleco pro la reganta lingvo en Eŭropa Unio:

Propono pri ŝanĝo:

12. Memoras, pri la graveco de kvalita instruado ; tiusence, oni petas al la Komisiono la enkondukon de Esperanto kiel internacia lingvo, kaj en la edukaj sistemoj de la Membroj Sxtatoj kaj en tiuj de la landoj ekskluditaj de la tutmondigxo, por gxia neŭtraleco kaj simpleco, kiu konsentas plenan lernadon dum la jaroj de la deviga instruado.

Propono pri ŝanĝo:

25. Rekomendas, ke la prilaborado de la indikiloj de lingva kompetento estu vastigita al la klasika greka, al la latina kaj al la internacia lingvo « Esperanto », ne nur cxar cxi tiuj lingvoj estas komuna eŭropa posedajxo kun grava kultura valoro, sed ankaŭ cxar la kono de tiuj lingvoj povas faciligi la lernadon de aliaj lingvoj kaj la disvolvo de largxaj pripensoj pri lingvoj.

Pro tio, mi invitas vin subteni kaj vocxdonigi cxi tiujn amendojn:

15, 17, 20, 29, 36, 37, 60, 67, 77, 89, 95, 100, 112.


Questo messaggio è stato modificato da: EleonoraMongelli, 16 Feb 2009 – 07:16 [addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00