“Mi promesas uzi nur Esperanton en mia internacia komerco – kaj neniam ankaŭ la anglan – sed nur se 5 esperanto-komercistoj po ĉiu kontinento promesas fariĝi – kaj ne nur promesi – miaj plenaj partneroj je importado/eksportado.”
— Fabricio Valle, Brazila Esperanto-entreprenisto
Findato por subskriboj: la 31-a de Decembro 2006
3 personoj jam subskribis, ankoraŭ 2 bezonataj
Pli da detaloj
Mi havas entreprenon en Brazilo, nome Magazeno Nova Mondo.
Mi jam havas por eksporti: brazilan kafon, bikinojn, amazoniajn kosmetikojn (vidu ĉe www.totusamazon.com.br ). Baldaŭ mi havos aliajn brazilajn varojn por eksportado.
Mi provas trovi importantojn por la varoj de S-ro Ĉielismo, el Ĉinio, inter aliaj vitraj brikoj kaj artfajroj.
Ankaŭ mi provas trovi interesatojn por la ofertoj de S-ro Mikaelo, el Ukrainio.
Tiuj, kiuj volas serioze labori sur la kampo de internacia komerco per Esperanto, aliĝu al diskutilisto Per-Esperanto-KOmerco-Informoj. Sufiĉas sendi mesaĝon al per-esperanto-komerco-informoj-subscribe@yahoogrupos.com.br