Unu horo pri Esperanto
La 16-an de junio okazis unuhora dissendo per la centra programo de Armena
televido dedichita al la internacia lingvo Esperanto kaj E-movado en
Armenio.
Tio estis jam la dua dissendo dum lastaj du monatoj (la unua dauris 20
minutojn). La vicprezidantino de Armenia E-Asocio parolis pri Esperanto kaj
Esperanto movado, la historio kaj celoj de la movado, agado de armenaj
Esperantistoj kaj Internacia Renkontigho okazonta la 18-24 de junio.
La dissendo vekis intereson inter auskultantoj, char dum la dissendo venis
telefonalvokoj kaj demandoj pri la Internacia lingvo, lingvaj kursoj,
E-kongresoj .
Karine Arakelyan
Sekcio de Informado de Armena E-Asocio
Rete: karinko_arm@yahoo.com
el [landa-agado]
—
fonto: ret-info