UEA-MEMBROJ ELEKTIS KOMITATANOJN B

UEA-MEMBROJ ELEKTIS KOMITATANOJN B

Entute 1491 individuaj membroj de UEA uzis gxustatempe sian rajton vocxdoni
en la plej grandskala regula referendumo de la Esperanto-komunumo por elekti
ses Komitatanojn B de UEA por la periodo 2004-2007. El 5140 dissenditaj
balotiloj revenis 29,0%. Sekve la balot-aktiveco restis iom sub tiu en
2001, kiam gxi estis 31,4%.

La vocxoj estis nombritaj en la Centra Oficejo la 1-an de julio.
Partoprenis la membroj de speciala komisiono elektita de la Estraro de UEA.
Gxi konsistis el la Gxenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj
membroj Simo Milojevic, Rob Moerbeek kaj Piet Schuil. En gxia nauxhora
tasko la komisionon asistis individua membro Francisco L. Veuthey, oficistoj
Marcus Sikosek kaj Stanka Starcevic, kaj volontulo de TEJO Joel Amis.

Plej multe da vocxoj rikoltis István Ertl (Belgio), eksredaktoro de la revuo
“Esperanto”. Kun 882 vocxoj li ankaux estis la sola kandidato, kiun apogis
plimulto de la balotintoj. Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Amri Wandel
(Israelo) kun 720 vocxoj, Marija Belosevic (Kroatio) kun 605, Lee
Chong-Yeong (Korea Resp.) kun 602, Jukka Pietiläinen (Finnlando) kun 565 kaj
Slavik Ivanov (Rusio) kun 546 vocxoj. Wandel, Belosevic kaj Lee membris
ankaux en la malnova Komitato, dum Ertl, Pietiläinen kaj Ivanov eniros la
superan organon de UEA kiel novaj membroj. La 26-jara Ivanov estas de longe
la plej juna kandidato, kiu sukcese trairis la balot-elprovon de la membraro
de UEA. La averagxa agxo de la elektitoj estas 44 jaroj.

La ceteraj kandidatoj ricevis vocxojn jene: Yves Bellefeuille 535, Chuck
Smith 534, Wu Guojiang 525, Hokan Lundberg 480, Jose Antonio Vergara 450,
Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy (Hortensio) 419, Ivo Osibov 359, Diccon
Masterman 347 kaj Francisko Simonnet 233. Estis entute 1485 validaj kaj 6
malvalidaj balotiloj.


el [Gazetaraj komunikoj de UEA], n-ro 183, 2004-07-01
Osmo Buller <­direktoro@co.uea.org>


—
fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00