UEA – deficito en 2005


UEA – deficito en 2005
———————-

Ankaux venontjare UEA havos deficiton, konstatis la estraro en sia printempa
kunsido. Planoj pri reta abono al la revuo Esperanto kaj pri reta aliro al
la UEA-kontoj estis prokrastitaj. Sxovita estis ankaux la inauxguro de la
UK:
gxi nun denove okazos dimancxe.

La estraro de UEA dum sia printempa kunsido ankoraux ne povis fintrakti la
rezultojn de la financa jaro, sed jam klaras, ke la jaro finigxis kun
rimarkinda deficito. Ankaux por la venonta jaro oni jam antauxvidas
deficitan bugxeton.

La kunlaboro de la estraro kun la nova gxenerala direktoro, Osmo Buller,
komencigxis glate. Raportante pri la stato de la aferoj en la Centra
Oficejo, Buller uzis la samajn vortojn kiel en sia raporto al Libera Folio:
“Pli bone ol antaux unu jaro”.

– Tute ne estis problemoj pri la kunlaboro inter la nova/malnova Gxenerala
Direktoro kaj la estraranoj. Mi scias, ke tio sonas tre malbone por via
gazeto, sed mi ecx ne povas raporti pri tio, ke unu el la estraranoj ridetis
malpli intense al la Gxenerala Direktoro aux inverse, komentas Renato
Corsetti.

Osmo Buller ankoraux ne trovis tempon por respondi al niaj demandoj, sed
laux Renato Corsetti unu el la cxefaj prioritatoj en la laboro de la nova
gxenerala direktoro estas finfine forigi la enormajn malfruojn en la laboro
de la librotena fako de la Centra Oficejo. Laux Corsetti, ene de kelkaj
monatoj la malfruoj devus malaperi.

– Ne estis diskutoj pri labor-disdivido, cxar tion fiksas la statuto,
rakontas Corsetti.

Multaj tagorderoj de la estrara kunsido rilatis al la Pekina Universala
Kongreso. Laux estrara decio, cxi jare oni revenos al la tradicia modelo,
kaj la inauxguro de la kongreso okazos dimancxe.

Rilate la revuon Esperanto estis faritaj neniuj decidoj, sed la estraro
esprimis sian gxeneralan kontenton pri la laboro de la nuna redaktoro, Stano
Marèek. Ne estis diskuto pri la longigo de lia nuna redaktora kontrakto.

– Oni tute ne parolis pri tio en la estrara kunsido, kaj el tio mi konkludas
ke Stano dauxrigas la laboron, diras Renato Corsetti.

La planoj por reta abono por la revuo Esperanto estis denove prokrastitaj
por plia esplorado, kaj ankaux pri reta konsultado de la kontoj oni
provizore rezignis, kvankam tio laux la estrarano pri informado, Andrej
Grigorjevskij, estus afero facile realigebla en kelkaj semajnoj.

– Por mi mem la kunveno estis tre malagrabla kaj malesperiga, cxar projektoj
kiujn mi opinias gravaj ne estis subtenitaj, komentas Grigorjevskij.

Baldaux devos komencigxi la modernigo de la Centra Oficejo, tasko por kiu la
komitato de UEA en la Gotenburga kongreso destinis gxis 300.000 euxrojn. Jam
okazas kontaktoj kun eksteraj firmaoj, sed ankoraux ne estas anoncita
konkreta dato por la komenco de la rekonstruo.

Dum la modernigo oni solidigos la domon, igos gxin pli tauxga por moderna
oficejo, kaj precipe reordigos la instalajxojn por gaso kaj elektro.

La estraro esprimis sian kontenton pri pozitivaj evoluoj en la projekto
Indigxenaj Dialogoj, kiu dum kelka tempo vegetis, sed nun montras signojn de
reaktivigxo. Novajn kunlaborantojn la estraro dauxre sercxas interalie por
la projekto “Esperanto en Aviado”.

– Vi certe scias pri la revo de la jxus mortinta Kent Jones, enkonduki
Esperanton en la aviadilan trafikon, kaj per tio malpliigi riskojn de
akcidentoj. Ne nur Kent Jones pensas tiel sed ankaux aliaj esperantistoj.
Tamen gxis nun oni ne trovis volontulon kun la necesaj kvalifikoj kaj
energio por entrepreni nome de UEA tiun kampanjon, kiu certe devos enplekti
esperantistojn en multaj landoj, diras Renato Corsetti.

Same dauxre mankas kunlaborantoj por la projektoj Agado Espero, kaj por “Por
kulturo de paco”.

Laux Corsetti, en la informada kampo atendeblas diversaj iniciatoj, en kiuj
UEA partoprenos.

– En la nuna momento, ekzemple, Brusela Komunikad-Centro provas gvidi
esperantistojn en EU-landoj informi cxiujn kandidatojn al la Euxropa
Parlamento pri Esperanto kaj peti ilin pri sindevigo respekti lingvan
plurecon. Certe s-ro Mijosxi dauxrigos sian anoncadon kaj ankaux certe UEA
mem plu instigos la landajn asociojn je informado, kaj cetere la c'ina landa
asocio jam komencis informi pri la UK pere de neesperantistaj gazetoj.

de Libera Folio


fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00