T E J O – A K T U A L E N-ro 115 (24 novembro 2003)
KOMITATO POR EKSPERIMENTADO DE LA INTERNACIA LINGVO
La starigo de la "Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la
Eŭropa Unio" okazos en Bruselo ĉe la Eŭropa Parlamento la 7an kaj 8an de
decembro 2003, okaze de Kunveno pri la ĉefaj eŭropaj urĝaĵoj iniciatita
de la grupo de la radikalaj deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento. Pliaj
informoj: <info@internacialingvo.org> aŭ <http://www.internacialingvo.org>;.
Permesu al mi sendi tion gravan alvokon, speciale al la karaj geesperantistoj de la 15 nuntempaj Euxrop-Uniaj Landoj: Auxstrio, Belgio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Irlando, Italio,
Luksemburgo, Nederlando, Portugalio, Britio, Hispanio, Svedio kaj plue inter
la 10 Landoj aligxontaj: Kipro, Estonio, Latvio, Litovio, Malto, Pollando,
Cxehxio, Slovakio, Slovenio, Hungario.( porinforme al la aliaj)
Gxis hodiaux nur anoncis sian cxeeston esperantistoj de: Belgio, Francio, Germanio, Italio, Portugalio, Britio, Pollando kaj Hungario!!! (nur 8 landoj de la 25).
Kie restas la esperantistoj de la 17 aliaj landoj: Auxstrio, Danlando, Finnlando, Grekio, Irlando, Luksemburgo, Nederlando, Hispanio, Svedio, Kipro, Estonio, Latvio, Litovio, Malto,
Cxehxio, Slovakio, Slovenio???