Studu turismon, kulturon kaj lingvon en Polio!

Studu turismon, kulturon kaj lingvon en Polio!


Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara epublika
post-maturecekzamena lernejo funkcianta ekde 1991, laulegxe registrita cxe
Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj cxe la Urbestro de
Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo
de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo
instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago,
Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj,
Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio jxurnalistoj kaj spertuloj de
Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz,
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola
Esperanto-Asocio kaj „Flugo”. En la studumo povas studi æiu persono, kiu
finis 18-an vivjaron kaj havas almenau meznivelan edukitecon
(maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo dauras tri jarojn
kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en nau profesioj (simboloj de
Europa Unio): post la 1-a studjaro — akireblaj kvalifikoj: lektoro de
Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arangxoj;
profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en
vojagxagentejo (422103) kaj internacia vojagxgvidanto (511301); post la 2-a
studjaro — kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj
verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma
priservado (341401), regiona turisma æiæerono (511304) kaj animanto de
kultura agado (347601); post la 3-a studjaro — profesioj/postenoj:
kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo
de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev.
titolo de bakalauro de AIS pri humanistiko au morfosciencoj.

Lau dekreto de la pola Ministro pri Edukado de 1 augusto 2000, kiu estis
publikigita en la sxtata legx-jxurnalo — fin-diplomoj de la Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj
rajtigantaj æiæeronojn kaj vojagxgvidantojn labori en Esperanto. En la jaro
2004/2005 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun Buroo de Vojagxantoj
„Flugo” gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso
kaj ankau konversaciaj lingvokursoj.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas
akiri sciojn pri diversaj branæoj de scienco — i.a. pri ekologio, eurologio,
etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko,
historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko kaj estrado. La studjaro
2004/2005 dauros ekde septembro 2004 gxis majo 2005 kaj ampleksos: lau
æiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj februare),
kaj lau t.n. eksteræeesta sistemo — tri stud-ekzamenajn sesiojn: fine de
septembro 2004, januare/februare 2005 kaj aprile/maje 2005. Necesas
partopreni almenau finekzamensesion aprile/maje 2005. Eksteræeestaj
gestudantoj povas ankau partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn
ekster la sesioj.

Dum la jaroj 1991–2003 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 42
landoj de Europo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Australio por gestudantoj el 52
landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola
kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, albana, itala,
mongola, germana kaj rusa. La gestudantoj konatigxis tiel pri kulturo kaj
lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankau pri la polaj. La
studkotizoj por la studjaro 2004/2005 estas samaj por ambau sistemoj – 300
USD au 300 euroj (gxis la fino de junio 2004), poste 350 USD au 350 euroj.
Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la
studentigxon gxis la sekva studjaro (t.e. 2005/2006), studentigi anstataue
alian personon el la sama au alia lando, au – se eblas – utiligi la pagon
por internaciaj vojagxoj de la Internacia Klubo „Esperantotur”; resendo de
la mono ne eblas.

Pliaj informoj cxe:

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz Str. M.
Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Polio tel. (48-52) 346-11-51
Rete: stud@esperanto-turismo.com

—
fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00