Saluton al cxiuj

Saluton al cxiuj.

Mi skribas kun tre simpla peto — mi sercxas eventualajn kunlaborontojn por
helpi pri la tradukado de OpenOffice.org en Esperanton. Bv respondi al la
grupo aux rekte al mi, se vi povus kaj volus helpi.


*Kio estas OpenOffice.org?*

OpenOffice.org estas t.n. “oficeja” programaro, kiun oni uzas por skribi
dokumentojn, krei sterntabulojn, verki prezentajxojn, ktp. La plej konata
oficeja programaro estas Microsoft Office, kiu inkluzivas Word, Excel,
PowerPoint (kaj laux la versio, ankaux Access, Publisher, k.a.) Gxi bone
funkcias por plej diversaj taskoj, kaj dosieroj kreitaj per gxi estas pli
mapli akceptitaj kiel “normalaj” (kelkaj kredas “normoj”) por la
intersxangxo de dokumentoj.

Tamen, la programoj de Microsoft kostas nemalmulte, kaj oni ofte plendas, ke
dokumento, kiun oni preparas per nova versio de (ekz. Word) ne funkcias kun
pli malnova versio cxe amiko aux kunlaboranto. Estas ankaux filozofiaj
objxetoj kontraux la Microsoft-a solvo — kial mi devas pagi cxiun
ekzempleron de la programo? Kial mi ne rajtas doni kopion al amiko? Kial mi
ne povas krei dokumenton en alia formato ol la Microsoft-a? Kial mi ne povas
modifi la programon por funkciigi gxin precize kiel mi volas?

Pro tiaj kaj aliaj kialoj, oni kreis OpenOffice.org — *senpagan, liberan
oficejan programaron*. Vi povas *elsxuti* gxin hodiaux el www.openoffice.org
http://www.openoffice.org>, aux samloke trovi revendiston kie vi povas
*mendi KD-on* kontraux tre eta kosto. Cxiukaze, vi plene rajtas rekopii la
programaron, instali gxin en tiom da komputiloj, kiom vi volas, pruntdoni
gxin al amiko, kaj disdoni kopiojn al cxiu. *Gxi funkcias tre simile al
Word, Excel kaj PowerPoint* (la tri plej uzataj partoj de Microsoft Office).
Uzante gxin, se vi ne scius, ke temas pri senpaga, libera programo, vi povus
kredi, ke vi uzas iomete malsaman version de la sama programo, al kiu vi
kutimigxas. Per gxi, vi povas krei dokumentojn, sterntabulojn kaj
prezentajxojn, aux en la formato de OpenOffice.org, aux en la (pli vaste
uzataj) formatoj de Microsoft Office. Vi povas ankaux *uzi dokumentojn
preparitajn per Microsoft Office*.

[Se vi pensas pri Outlook, la retposxta programo en Microsoft Office —
OpenOffice.org ne enhavas retposxtan programon, sed ja ekzistas Mozilla
Thunderbird: senpaga, libera retposxta programo, kiu cetere estas jam
esperantigita! Elsxuti gxin cxi tie
http://www.mozilla.org/products/thunderbird/ ]


*Kial OpenOffice.org en Esperanto?*

Ha, kial ne? Serioze, plurkiale:

por ke la mondo vidu la nomon de nia lingvo inter la aliaj en la
listo de elsxuteblaj versioj; por ke oni parolu pri tio; por vidigi
al la mondo, ke la lingvo ja dauxre ekzistas kaj estas uzata

por praktika uzado en lokoj, kie esperanto estas la uzata lingvo,
ekz. oficejoj de Esperanto-asocioj, dum internaciaj stagxoj kaj
kongresoj, eventuale en firmaoj kiuj uzas gxin…

por hejmoj, eble kun malsamlingvanaj gepatroj, kie oni parolas
Esperanton


*Nuna stato de la traduklaboro*

Gxis nun; ni jam tradukis cx. 66% de la terminaro de OpenOffice.org (kiu
enhavas proksimume 6800 vortojn/frazetojn; vidu la tutan liston cxi tie
http://l10n.openoffice.org/localization/OpenOffice_Glossary.html ). Ni
distrancxis la terminaron laux la anglaj inicialoj, kaj tradukistoj laboras
super po unu el tiuj 23 dosieroj gxis gxia fino. (23 cxar ni grupigis w,x,y
kaj z). Restas ok dosieroj, el kiuj mi laboras super unu.

Mi esperas, ke ni fintradukos la terminaron post ankoraux kelkaj monatoj.
Post provlegado, ni devas tiam traduki cxiun surekraneblan frazon de
OpenOffice.org (cx. 21000 frazojn), uzante la vortojn, kiujn ni elektis dum
la tradukado de la terminaro. Pro tio, tiu laboro devus multe pli rapide
farigxi ol la gxisnuna.

Post tio, ni kreos esperantan version de la programaron, testos gxin, kaj
disdonos gxin libere al cxiuj, kiuj volas gxin.


*Kiel vi povas helpi*

Se vi havas:

— bonan konon de Esperanto
— bonan konon de komputikaj terminoj en la angla
— iom da libera tempo dum kelkaj monatoj

mi estus tre kontenta ricevi kunlaboran proponon de vi.

Se vi ankaux:

— bone konas komputikajn terminojn en Esperanto
— jam tradukis programon esperanten, aux kutimas uzi tradukitan programon
— komprenas alian lingvon (germanan, francan, hispanan, italan,
svedan, portugalan aux nederlandan), cxar ni havas oficialigitajn
tradukojn en tiuj lingvoj, kaj ili povas multe helpi pri
plursencajxoj en la angla
— havas /multe/ da libera tempo dum kelkaj monatoj
mi estus ankoraux pli felicxigita de via helpopropono!

Se vi ankoraux legas tiun longan mesagxon, dankon pro via intereso!
Antauxdankon al cxiuj, kiuj helpos kun la tradukado kaj provlegado.


Tim Morley
Estro de la skipo, kiu esperantigas OpenOffice.org
<­t_morley@argonet.co.uk>



el [tradukado]



fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00