Saluto okaze de 10-jarigxo de publika Esperanto-uzo
Karaj samideanoj,
sac. Duiglio Magnani en Rimini, Italio, atingis kiel prezidanto de la
Internacia Katolika Unuigho Esperantista IKUE, ke la katolika eklezio pli
vaste utiligas Esperanton. Li atingis, ke
– Papo Johano-Pauxlo la 2-a utiligas cxiujare Esperanton en siaj
kristnaskaj kaj paskaj salutoj antaux la festa beno (memoru la
kristnaskan kaj paskan spektaklojn E-S-P-E-R-A-N-T-O en la televido)
– per regulaj, en la lastaj jaroj ecx kreskantaj elsendoj de
Radio Vatikana,
– per oficialigo de Esperanto en aparta oficiale agnoskita Meslibro
(tiel Esperanto estas en la katolika eklezio la unua lingvo oficiale
agnoskita, kiu ne havas teritorian regionon, en kiu gxi estas
disvastigita)
Per la sekva letero li nun vokas al vastaj salutoj de esperantistoj, kiuj
gvojas, se Esperanto disvastigvas en iu sfero de la mondo, okaze de la
10-jarigvo de la publikaj Esperanto-salutoj de papo Johano-Pauxlo la 2-a.
Mi petas vin, realigi tiajn salutojn
Bernhard Eichkorn, pastro em.
b.eichkorn@t-online.de
Romäusring 20, DE-78050 Villingen, Germanio
—–
Rimini, 21.11.04 (Prot. EA 228-04)
Temo: Propono al la tutmonda samideanaro
Tre estimata samidean(in)o,
ekde dek jaroj Papo Johano Pauxlo la Dua, je Pasko kaj Kristnasko, aldonas
ecx Esperantlingve sian salutmesagxon al la tuta mondo.
Kiam mi estis prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista)
plurfoje mi petis gxin al la Sxtatsekretariejo de Vatikano, kaj finfine oni
konsentis la 3-an de aprilo 1994.
Do, cxi jare okazas la 10-datreveno de la tiu evento, tre utila al la
E-movado. Ekde tri jaroj oni substrekas la paskan aux kristnaskan
salut-mesagxojn de la Papo en Placo Sankta Petro per la nauxliteraj paneloj
E-S-P-E-R-A-N-T-O, iniciatite de S-ro Giovanni CONTI el Milano, kiuj tre
trafas la tutmondan televid-spektantaron (revuo ESPERANTO nr. 5/2002,
koverto kaj pag. 108 de Heroldo nr.17/2002). Mi esperas, ke ankaux en la
venonta Kristnasko oni arangxu tian spektaklon.
Tiuokaze, mi proponas, ke ni cxiuj, cxu je Kristanasko (por la ne-katolikoj
kaj alireligianoj mi sciigas, ke Kristnasko okazos cxiam la 25-an de
decembro) cxu je Pasko (gxia dato sxangxigxas cxiujare), auxdigu sian dankon
per letero, ecx mallonga, adresita al “Lia Eminenco SODANO kard. Angelo,
Sxtatsekretario, 00120 CITTA DEL VATICANO”.
Mi opinias, ke se miloj da gratul-leteroj atingos tiuokaze Vatikanon, la jam
favora sinteno al Esperanto plibonigxos. Tiu cxi iniciato, se gxi sukcesos,
povus farigxi deirpunkto por pripensi eksperimenton kaj ecx la adopton de la
neuxtrala lingvo en la katolika Eklezio apoge de la kuragxa propono farita,
dum la Euxropaj Episkopaj Sinodoj
1991 kaj 1999, de la Cxefepiskopo de Alba Iulia, Rumanio, D-ro Georgo
Jakubinji. Lia Ekscelenco, resume, asertis tute klare, ke la katolika
Eklezio, ne plu uzante la latinan lingvon, nepre bezonas neuxtralan lingvon
Esperanto, cxar ne eblas diskriminacie preferi en la Liturgio nur kelkajn
naciajn lingvojn.
Mi invitas cxiujn gesamideanojn, t. e. cxu la laboristaro kaj intelektularo,
cxu la plenagxuloj, la junularo kaj infanaro, verki tiun leteron por lauxdi
la Sxtatsekretariejon pro la iniciato de la E-salutmesagxoj en la du gravaj
festoj de katolikoj. Sed oni povas mencii kaj gratuli gxin pro la E-elsendoj
de Vatikana Radio trifojesemajne, la aprobon de la Meslibro, la oficialan
rekonon de IKUE fare de la Pontifika Konsilio por la Laikoj. Tre gravaj
historiaj atingoj de IKUE, kiuj pruvas la malfermitecon de la roma eklezio
al la planita lingvo kaj samtempe ili favoras la enkondukon de Esperanto en
la katolika medio.
Tiu cxi propono atingu ecx la gesamideanojn de aliaj kristanaj kredkonfesioj
(Esperanto kiel ekunena lingvo), tiujn de la aliaj religioj (Esperanto por
la Interreligia dialogo), la ne-kredantojn kaj la ateistojn. Des pli bone se
ili sin deklaras tiaj. Mi rimarkas denove ke se lavango da esperantlingvaj
leteroj el cxiuj kontinentoj antigos Vatikanon, blovos nova lingva vento cxe
la centro de la katolikaro kun certa influo ankaux cxe la civilaj
institucioj.
Kompreneble, neniu forgesu sian adreson. El gxi la vatikanaj oficistoj
divenas la landon kaj por la respondo ili uzos gxian nacian lingvon.
Se la kristnaska salut-mesagxo ne okazos (unufoje dum la dek jaroj tio
okazis pro malsanigxo de la Papo), ni same skribu por substreki la
bedauxrindan mankonl kaj ni petu insiste la dauxrigon de la sxatataj
salut-mesagxoj okaze de venontaj Paskoj kaj Kristnaskoj kaj ecx okaze, kiel
ne, de eksterordinaraj tutmondaj okazintajxoj.
Mi esperas ke tiu cxi propono estu sxatata de la tuta samideanaro kaj mi
dankas cxiujn pro la afabla atento.
Samideane salutas kaj bondeziras cxiujn
Pastro Duilio Magnani,
Viale Carlo Zavagli 73, IT-47900 Rimini, Italio
[addsig]