Romo, 2006-11-22..24 ‘Ĝeneralaj ŝtatoj’ de ‘Internaciaj solidaro kaj kunlaborado’. Era partoprenas en la “Ĝeneralaj ŝtatoj de Internaciaj solidaro kaj kunlaborado”, en Romo, 2006-11-22..24. Laŭ la organizantoj, la ‘Ĝeneralaj ŝtatoj’ intencas roli (por l

 ERA-AGADO: LA JUNAJ ITALAJ SOCIALISTOJ APROBAS ESPERANTISMAN ELDIRON.

Romo, 2006-07-10 .
‘Federacio de junaj italaj socialistoj’ (Fgs) alprenis – dum sia 4a kongreso, okazinta en Tivoli 2006-07-08..09 – ‘esperantisman eldiron’, per kiu:
– Oni petas tujan forigon de la trudo elekti la anglan lingvon kiel ununuran unuan fremdan lingvon, kion en Italujo enkondukis la lernej-reformo de la Berlusconi-registaro.
– Oni subtenas la leĝ-proponon (prezentitan fine de la pasinta leĝfara periodo, laŭ iniciato de �Esperanto� Radikala Asocio) por enigo de Esperanto en la aron de la lingvoj instrueblaj kiel dua fremda lingvo.
– Oni subtenas Eŭrop-skalan eksperimentadon de Esperanto.
En sia interveno ĉe la Kongreso, la Vic-sekretario de Era, Lapo Orlandi, dankinte Fgs (‘Federacio de junaj italaj socialistoj’) kaj ties plej altajn gvidantojn pro ilia ĵusa aktiva kunlaborado, memorigis, ke – danke al la tre serioze plenumita laboro de Era – ‘Radikala partio transnacia’ estis jam iniciatinta esperantisman kampanjon kaj, tra la jaroj, iginta siajn plej aŭtoritatecajn elstarulojn – kiaj la nun Eu-parlamentanoj Marco Pannella kaj Marco Cappato; kaj Emma Bonino, Ministro pri Eŭropaj aferoj – alpreni gravajn politikajn iniciatojn ĉe la Esperanto-fronto.Analoge, la Vic-sekretario memorigis la agadon kaj la sukcesojn de Era en la Itala kaj internacia kampoj, ekde la bataloj iniciatitaj kaj venkitaj ĉe Unuiĝintaj nacioj kaj Unesko.Ĉe la aprobo de la Eldiro, la ĵus-elektita Fgs-sekretario, Francesco Mosca, antaŭanoncis sian intencon en-Ttt- igi parton de la prikongresa dokumentaro ankaŭ en Esperanto.”Temas – deklaris Giorgio Pagano – pri plua grava politika paŝo, post: tiu kun la Eŭropaj Verduloj en 2002; tiu de la Florenca ‘Eŭropa socia forumo’, en 2003; kaj tiu ĉe la Someraj Universitatoj de la Francaj radikaluloj en 2003 kaj 2004 (por ne mencii la Radikalan kongreson de Sofio en 1922). Kion Era donacas al la Esperantisma mondo, tuj antaŭ la Universala Kongreso en italujo.”

Leave a Reply

0:00
0:00