Rezolucio de Bilbao

Rezolucio de Bilbao


Kunveninte okaze de la 6-a Euxropa Kongreso de Esperanto, kiu disvolvigxis
en Bilbao de la 25-a gxis la 28-a de auxgusto 2004, la
284 partoprenantoj el 24 landoj :

Substrekas, ke la homaranisma principaro de la Esperanto-movado, kaj gxia
celo al libera interkomprenigxo inter la homoj kaj la popoloj kaj al paco,
tute kongruas kun la tuteuxropa volo konstrui Euxropon enpacigxinta, unueca,
harmonia kaj ricxigita de gxiaj multspecaj kaj multlingvaj kulturoj.

Substrekas sian firman subtenon al la principo de strikta lingva egalrajteco
kaj de neuxtrala multlingvismo.

Notas, en la aplikado de tiu principo, la ampleksecon de la teknikaj kaj
financaj malfacilajxoj, kiujn devas alfronti la euxropuniaj servoj pri
tradukado kaj interpretado, kaj kiujn hodiaux pligravigas la plivastigxo de
Euxropa Unio.

Konstatas, ke en la euxropuniaj instancoj – same kiel en multaj euxropaj
organizajxoj, ecx en la euxropaj membro-sxtatoj kaj ties instruadaj sistemoj
– pli kaj pli nur unu nacia lingvo estas privilegie konsiderata kiel sola
bazlingvo de komunikado kaj informado tiel malfortigante komunan euxropan
identecon.

Konstatas, sekve de tiu privilegio, ankaux la lingvan diskriminacion de
multegaj dunganoncoj, kiuj proponas postenojn rezervitaj nur al denaskaj
parolantoj de tiu nacia lingvo, kaj kiu tiel iom post iom kreas ties faktan
hegemonion.

Kondamnas tiun faktan lingvan hegemonion, kiu kontrauxas cxiujn principojn
de egaleco, objektiveco kaj demokrateco, kiu maljuste favoras iun
malplimulton de euxropaj civitanoj, kaj el kiu auxtomate fontas kultura,
ekonomia, socia kaj politika superregado kaj mallojala konkurenco.

Certas, ke solvo de tiuj problemoj povas kusxi en la uzo de neuxtrala lingvo
kiel Esperanto, pro gxiaj ecoj de facileco, precizeco kaj logika konstruo,
de prononca homogeno kaj de rapida adapteblo, kiel traduka kaj interpreta
pivotlingvo en la euxropuniaj instancoj, kaj kiel lingvinstrua helpilo en la
instruaj sistemoj de la membro- sxtatoj.

Proponas, surbaze de rezolucioj de Unesko de 1954 kaj 1985 pri instruado de
Esperanto, kaj de la konkludoj de la raporto “Gxeneralaj arangxoj pri
multlingvismo”, alprenita de la Euxropa Parlamento en 2004, ke la Euxropa
Parlamento starigu interpartian grupon por funde pristudi la nunajn
euxropajn lingvajn problemojn, la diversajn ekzistantajn solvojn kaj la
eblecon proponitan per Esperanto.

Sugestas, ke tiu prilingva grupo rapide iniciatu eksperimentojn – zorge
kontrolotajn kaj mezurotajn de fakuloj kaj parlamentanoj – de uzo de
Esperanto kiel traduk-interpreta pivotlingvo en la Euxropa Parlamento, kaj
ke gxi konsilu al cxiuj membro-sxtatoj simile kontrolotajn eksperimentojn
pri enkonduko kaj instruado de Esperanto en iliaj instrusistemoj.

En Bilbao, la 28-an de auxgusto 2004.


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00