Retpagxaro por fotemuloj en Esperanto

ret-info: Retpagxaro por fotemuloj en Esperanto


SPM (Silver Point Media, Inc.) atingebla en la reto cxe:
http://www.silverpointmedia.com estas usona entrepreno, kiu okupigxas pri
produktado de foto- kaj video- produktoj. La estraro de la entrepreno estas
favora al la internacia lingvo kaj decidis pri aldono de gxi al la lingvoj
(litova kaj angla) uzataj en SPM retejo.

La retejo estas dedicxita al fotografado kaj filmado. Cxi tie vi povos
ekscii novajxojn pri diversaj fotokonkursoj, fotofestivaloj ne nur en
Esperantio, sed ankaux en la tuta mondo. Do, ni invitas cxiujn
geesperantistojn, kiuj amatore aux profesie okupigxas pri fotado aux filmado
registrigxi en la retejo.

Registritaj uzantoj rajtas:
– Krei proprajn fotoalbumojn;
– Aldoni fotojn en fotogalerio;
– Aldoni filmprezentojn, kaj aliajn grafikajxojn;
– Komenti aldonitajn grafikajxojn;
– Alsxuti novajxojn;
– Partopreni en forumoj;
– Agordi komentojn;
– Lauxplacxe elekti temojn;
– Havi aliron al privataj mesagxoj;
– Havi aliron al WebMail;
– Pro aktiveco ricevi poentojn kaj eventuale donacetojn de SPM;
– Aliajn interesajn kaj gajajn aferetojn!

Por proponoj kaj demandoj skribu:

grazvydas@silverpointmedia.com

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00