Profesoro sercxata!

Profesoro sercxata!


Kiel cxiuj scias, en Bydgoszcz (Polando) funkcias ekde deko da jaroj la
Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo, kie studentoj de la tuta mondo
povas studi karieron pri turismiko pere de la internacia lingvo Esperanto.

La studentoj povas akiri tri nivelajn diplomojn, t.e. Bakalauxro (tri
jarojn), Magistro (aldonaj du jarojn) kaj dauxrigi studadon cxe AIS-San
Marino por Doktorigxo, krom ricevi aliajn titolojn kaj atestojn..
La titoloj estas agnoskitaj de la pola Ministerio pri Edukado, kaj por
AIS-San marino, kio donas al tiuj titiloj internacian valoron.

Nuna financa situacio de la Studejo estas ne bona, kaj gxi estas en grava
risko malaperi. Ne oni povas permesi ke tio okazu; ke tiel grava projekto
por la movado simple malaperu.

Ni petas profesorojn de la tuta mondo, kiuj pretu veni al Bydgoszcz por
instrui, por unu semajnon, du tri, ktp, laux forme de rapidaj kursoj aux
seminarioj, kiuj donos al la studentoj eblecon konatigxi kun temoj rilataj
al la tuta mondo.

La Studejo havigas al la profesoroj kiuj volas veni modestan cxambron por
tranokti, cxe la Studejo, kaj iomete da helpo por la mangxo. Ne eblas iun
monon pagi.

La instruado tie estas ege alloga, cxar studentoj estas el diversaj landoj
kaj kontinentoj, kaj la instruado okazas pere de la lingvo Esperanto.
La profesoroj devas intrui pri temoj kiuj havu iun rilaton al lingvoj,
kulturoj, tradicioj, monumentoj, tursimon en la diversaj mondopartoj.
Gravas ke la profesoroj havu instru-kapablon, kaj scipovu havi bonan
rilaton kun la gestudentoj.

Volontuloj kontaktu Augusto Casquero, augustocasquero@hotmail.com.
La lernojaro komencigxos jam en oktobro.

Augusto Casquero (Hispanio)
Profesoro de la Studejo

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00