Pri komitatanoj cxe UEA

Pri komitatanoj cxe UEA


Antau kelkaj tagoj mi urghigis la alighintajn asociojn anonci al la Centra
Oficejo siajn komitatanojn/observantojn por la periodo 2004-2007. Nun mi
skribas pri la kotizoj por aligitaj membroj en 2004. Chiu asocio devas fari
tiun pagon antau la UK en Pekino. Alie la nomumo de komitatano au observanto
ne estas valida.

Alighintaj fakaj asocioj pagas fiksan kotizon (3-oblo de MA por Nederlando).
Chiuj fakaj asocioj jam pagis, montrante bonan ekzemplon al la landaj
asocioj. Por landaj asocioj kotizo de unu aligita membro estas 1/50 de la
MA-kotizo por tiu lando. Cirkuleron kaj respondilon pri tiu chi afero mi
sendis al la landaj asocioj en majo.

Jam kotizis la asocioj de Argentino, Australio, Bulgario, Chinio, Danio,
Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo,
Italio, Japanio, Kanado, Korea Resp., Kroatio, Kubo, Latvio, Luksemburgio,
Malto, Meksiko, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rusio, Serbio,
Sud-Afriko, Svedio, Svislando, Ukrainio, Urugvajo, Usono.

Entute do 34 landaj asocioj jam pagis, 29 ankorau ne pagis.

Se vi ne trovas vian landon en la listo, bv. urghigi vian kasiston au la
koncernan funkciulon senprokraste plenigi la respondilon kaj fari la pagon.
Se necese, laupete mi povas denove sendi la cirkuleron kaj respondilon.

Osmo Buller
ghenerala direktoro de UEA


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00