GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA, N-ro 179, 2004-05-23
================================================
POZITIVA EVOLUO DE LA MEMBRARO EN 2003
Kun 16978 membroj la statistiko de UEA denove turnigxis en kreskon en 2003.
La pasintjara membronombro superas per 716 la nombron de 16262 en 2002. La
kresko sxuldigxas al plimultigxo de aligitaj membroj. En 2003 la landaj
asocioj pagis al UEA por 11264 membroj, dum en 2002 temis pri 10549. Inter
la aligitaj membroj radikale kreskis la nombro de junaj membroj, kiuj
konsistigas la aligitan membraron de la junulara sekcio TEJO. Kompare kun
1162 en la antauxa jaro, en 2003 TEJO havis 1908 aligitajn membrojn. Tiu
kresko tamen plejparte estas sxajna, cxar en 2002 multaj landaj asocioj ne
indikis, kiom el iliaj membroj estis junaj.
Ankaux la nombro de individuaj membroj cxesis fali. En 2003 UEA havis 5714
individuajn membrojn, kio signifas simbolan kreskon de 1 membro kompare kun
2002, kiam la nombro estis 5713. Provizoraj informoj pri la evoluo en 2004
indikas, ke la pasintjara rezulto ne estis incidenta. La 20-an de majo la
Centra Oficejo registris jam la 5000-an membron, kiu kotizis por la nuna
jaro. En 2003 oni atingis tiun limon nur fine de junio. Tio parte rezultas
el pli efika administrado en la CO, sed temas ankaux pri efektiva kresko de
la membraro.
En 2003 la konsisto de la individua membraro estis: Membroj kun Gvidlibro
375 (410 en 2002), Membroj kun Jarlibro 1197 (1099), Junaj Membroj kun
Jarlibro 231 (235), Membroj-Abonantoj 2799 (2834), Junaj Membroj-Abonantoj
139 (161), Dumvivaj Membroj 843 (860), Junaj Dumvivaj Membroj 23 (18),
Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 26 (19), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro
6 (5), Honoraj Membroj 65 (61) kaj Membroj de la Honora Patrona Komitato 10
(11).
La plej fortan bazon UEA havis en Japanio, kie el 1445 membroj 1069 estis
aligitaj kaj 376 individuaj membroj. Sekvis Germanio kun 1231 membroj
(resp. 682 kaj 549), Cxinio 1180 (1050 kaj 130), Francio 1165 (564 kaj 601),
Italio 1025 (821 kaj 204), Belgio 789 (641 kaj 148), Usono 721 (350 kaj
371), Brazilo 650 (246 kaj 404), Svedio 615 (400 kaj 215), Britio 569
(403 kaj 166) kaj Nederlando 536 (277 kaj 259). En 2003 UEA havis membrojn
en entute 111 landoj.
Lauxlanda membrostatistiko trovigxos en la junia numero de la revuo
“Esperanto”. Tie aperos ankaux detaloj pri la nombroj en diversaj
membrokategorioj kaj en aliaj kotizkategorioj (Societo Zamenhof, Patronoj de
TEJO, abonoj de la revuoj “Esperanto” kaj “Kontakto”) en la jaroj 2001,
2002 kaj 2003.
* * * * *
PLI OL 1500 KONGRESANOJ REGISTRITAJ POR PEKINO
La 21-an de majo la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31
julio) nombris 1506 aligxintojn el 50 landoj. Plej multe da kongresanoj
liveras la gastiganta lando Cxinio, de kie jam venis 712 aligxoj, inter ili
5 el Tajvano. Kun 161 aligxintoj forte reprezentigxas ankaux Japanio.
Almenaux 10 kongresanoj enskribigxis el Germanio (69), Korea Respubliko
(51), Italio (42), Rusio (33), Nederlando (30), Usono (25), Kroatio (24),
Svedio (22), Vjetnamio (21), Britio (19), Brazilo (17), Auxstralio kaj
Litovio (po 14), Svislando 13, Finnlando kaj Irano (po 11), Belgio,
Hispanio kaj Kanado (po 10).
* * * * *
NOVA RENTO POR FIKSDATAJ DEPONOJ
Pro la evoluo en la monmerkato UEA malaltigos la renton je la sxpardeponoj
de la membroj el 3,5% al 3% ekde la 1-a de julio 2004. La jam faritaj
deponoj, kiuj maturigxos post la 1-a de julio, ricevos renton de 3,5% por la
ankoraux kuranta periodo. La rento estas adaptita unuafoje de preskaux ses
jaroj, cxar malgraux dauxra malaltigxo de la gxenerala rentonivelo la rento
pagata de UEA restis sensxangxa ekde novembro 1998.
Individuaj membroj rajtas deponi monon cxe UEA por periodo de unu jaro kaj
poste repreni aux renovigi la deponon. Minimuma deponebla sumo estas 1000
euroj. Por ricevi renton, la depono devas resti netusxita dum la tuta
unujara periodo. La Centra Oficejo de UEA donas pli da informoj pri tiu cxi
servo. La ordinaraj UEA-kontoj ne ricevas renton.
* * * * *
—
fonto: ret-info