Por ke lingvo estu intertriba…!
———————————
En la mondo, kaj en Afriko, oni multe parolas pri tribismo kaj pri la
malbonaj sekvoj de tribismo, kiuj interalie estas malpaco, strecxitaj
rilatoj kaj ecx malferma milito. Ni provas helpi afrikajn landojn, en la
kadro de samcelaj klopodoj de Unesko, venki tribismon.
Nia rimedo sxajnas tre bona por permesi rektan interkontaktadon inter anoj
de malsamaj gentoj en la koro de Afriko, kie militoj faris multajn viktimojn
lastatempe. Nia projekto estas “Lingvo de paco – Ururimi rw'Amahoro”. Temas
pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj
gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la
grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi
post unu aux du jaroj grandan intertriban, interetnan, kaj interlandan
renkontigxo de esperantistoj en Bujxumburo, Burundio.
Instruado de Esperanto jam okazas surloke. Nun aperis instruistino preta
vojagxi tien, ne sen personaj riskoj, cxefe por instrui Esperanton pli bone
al la instruistoj. Ni devas NUR pagi la flug-bileton kaj la ceterajn
kunligitajn kostojn. Ni estas la Fondajxo Espero, konto 'Lingvo de Paco'
cxe UEA, kiun vi jam multe subtenis en la pasinteco. Ni esperas, ke vi
faros tion ankaux nun por ebligi cxi tiun agadon.
Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@esperanto.org
—
fonto: ret-info
[addsig]