Poliglota mondo por eskapi la diktaturon de la angla.

Le Monde diplomatique. Januaro 2005

Oni povas jam komprenigi inter parolantoj de latinidaj lingvoj
Poliglota mondo por eskapi la diktaturon de la angla

Por ciuj « eksterteritoriaj » elitoj de la planedo, la uzo de la angla lingvo estas la unua signo de rekono. Ekzistas logika rilato inter la libervola au trudita submetigo al la usona hiperpotenco kaj la adopto de ties lingvo kiel sola rimedo de internacia komunikado. Sed la cina, la latinidaj lingvoj – se oni subtenas la interkomprenigon sine de tiuj grandaj lingvaj familioj – kaj morgau la araba estas tute same kapablaj ludi paralele tiun rolon. Dependas de la politika volo.
de Bernard CASSEN

S-RO ALAIN MINC revis pri tio, kaj s-ro Claude Thélot preskau sukcesis realigi gin. Jam 1989 la unua entuziasmigis pri la ideo « devigi la instruadon de la angla ekde la unua klaso ; allasi la elekton de alia unua fremdlingvo nur post sukcesa kontrolo de perfekta regado de la angla ; fortikigi la pedagogiajn rimedojn ; fari el la scipovo de tiu lingvo kondicon por universitataj studoj same kiel matematiko au ortografio… » [ 1 ] La dua, kiel prezidanto de la komisiono de la granda naciskala debato pri la estonto de la lernejsistemo, prezentis al la franca ministro pri edukado, s-ro François Fillon, raporton en kiu li postulis la devigan lernadon de « la angla de internacia komunikado » ekde la 2-a jaro de bazlernejo, do en la ago de 8 jaroj. [ 2 ] Prudente, la ministro decidis nur enkonduki la instruadon de vivanta lingvo ekde la unua jaro de bazlernejo. En la praktiko, la rezulto estos pli au malpli la sama, tiel granda estas la premo, precipe de la komunikiloj, fari el la angla la solan lingvon de « internacia komunikado », sen ke oni scias precize kion tio signifas. [ 3 ]

Pro manko de minimuma pensado pri la rilato inter tiuj tri parametroj – la realo kaj antauvido de la veraj lingvaj bezonoj de ciuj civitanoj (kaj ne nur simple la ideoj kiujn havas pri ili la asocioj de gepatroj de lernejanoj), la geopolitiko de la lingvoj, kaj la geopolitiko generale -, la raportoj kiaj tiu de la komisiono Thélot venas al konkludoj indaj je bierdrinkaj rondoj. Proponi la devigan instruadon de la angla, en Francio au aliie en la Europa Unio, estas afero alte politika, sen granda rilato kun bezonoj de « komunikado », kaj havas sencon nur lau vizio pri la estonto de Europo kaj de la mondo, kaj aparte de la rilatoj kun Usono.

La usona imperia potenco bazigas ne nur sur materiaj faktoroj (militaj kaj sciencaj kapabloj, produktado de havajoj kaj de servoj, regado de la energiaj kaj monaj fluoj ktp.) : gi entenas ankau kaj precipe la regadon de la mensoj, do de la kulturaj referencoj kaj signoj kaj tute aparte de la lingvaj signoj. La angla lingvo situas tiel en la centro de tutgloba sistemo kie gi ludas saman rolon kiel la dolaro en la internacia monsistemo. Se uzi astrofizikajn terminojn, tiu sistemo bazigas sur ekzisto de supera astro (la angla, lingvo nomata « hipercentra » ), cirkau kiu gravitas dekduo da planedaj lingvoj, siavice cirkauataj de proksimume 200 lunaj lingvoj en kies orbito rondiras proksimume 6 000 kromaj lingvoj (vd ci sube « De la rando gis la centro de la galaksio »). Tute kiel la duobla statuso de la dolaro – pagrimedo kaj dominanta internacia rezervomono – ebligas al Usono vivi parazite ce la resto de la planedo, la posedo de la hipercentra lingvo donas al gi eksterordinaran avantagon.

Ideologian avantagon, unue car gi instigas la plejparton de la tutmondaj « elitoj », tiun transliman usonan partion, vasaligi al la lingvo de la mastroj, al la konceptoj kiujn gi esprimas kaj al la mond-vizio kiun gi vehiklas. [ 4 ] Kaj, kiel rimarkigas s-ro Claude Hagège, profesoro ce la Collège de France, « la prestigo de la industriaj kaj ekonomiaj elitoj igas la mezajn klasojn pro snobismo – motivo pri kiu oni ne sufice parolas – imiti ilin kaj do voli lerni la anglan. » [ 5 ] Ne estas certe ke la « moralaj valoroj » sur kiuj la prezidanto George W. Bush bazis siajn elektokampanjon kaj venkon longtempe servos kiel repusilo kontrau la sopirantoj de la usona « modelo ».

La avantago de la angle parolantaj landoj estas ankau ekonomia : la aliaj landoj financas la kostojn de lernado kaj de tradukado el (au al) la angla. La instruado de tiu lingvo, rilate al metodoj, taksadrimedoj kaj personaro, farigis vera industrio kaj ne neglektinda sumo de eksporto por Usono kaj Britio. Kiam la Europa Unio, spite al la lingva regulado de la Unio, publikigas iujn komunumajn programojn kaj adjudikadojn nur en la angla, kaj postulas ke oni respondu en tiu lingvo, gi favoras eksterregule la entreprenojn kaj instituciojn de anglalingvaj landoj kaj devigas la aliajn pagi kromajn kostojn de tradukado por konkurenci. Cu jen la « libera kaj ne falsita konkurenco » kiun konstante mencias la projekto de europa konstitucio ?

Tiuj ideologiaj kaj ekonomiaj faktoroj fortigas sin reciproke kaj kontribuas al la solidigo de la planedvasta lingva unupoluseco. La strebo al multpolusa mondo, se gi volas esti konsekvenca, devas esti logike akompanata de strebo al lingva ordo siavice ankau multpolusa. Gi implicas ne lasi al la angla lingvo, nek simbole nek materie, la monopolon de hipercentreco.

La respondo, almenau parte, kusas en la konsidero de la koncepto de « lingvaj familioj » kaj en lernado de interkomprenigo sine de tiuj familioj (vd la artikolon de Françoise Ploquin : « Famili-spirito » ), aparte de tiu kiu grupigas la latinidajn lingvojn. Tiusence, tiuj lingvoj konsidereblus kiel unusola lingvo koncerne la lernadon.

Tio ne estas ideo sen realeco : ekzistas metodoj kiuj devas nur esti disvolvitaj. Tia grupigo kusas sur internacia kritika maso : nur la latinidaj lingvoj estas oficialaj en 60 landoj : 30 por la franca, 20 por la hispana, 7 por la portugala, 2 por la itala (Italio kaj Svisio) kaj 1 por la rumana. Ni aldonu Andoron por la kataluna… La angla siavice estas oficiala lingvo nur en 45 landoj, kaj la araba en 25.

Kun la cina, tri kompareblaj blokoj

EL DEMOGRAFIA VIDPUNKTO, la antauvidoj por la jaro 2025 donas 1.561 milionojn da cinoj, 1.048 milionojn da logantoj en anglalingvaj landoj, 484 milionojn da hispanlingvanoj, 285 milionojn da portugallingvanoj kaj 506 milionojn da franclingvanoj (tiu nombro komprenigas tamen kun rezervo, car la logantoj de oficiale franclingva lando tute ne ciuj parolas france, same kiel, ekzemple, en Nigerio, oficiale anglalingva, nur malgranda minoritato kapablas esprimi sin en la angla) [ 6 ]. Kun tiuj rezervoj, kiuj ne sangas la grandecrilatojn, konstateblas ke, kun Italio kaj Rumanio, la « latinidlingvanoj » kiuj povus komprenigi inter si, reprezentos post dudek jaroj pli ol 1,3 miliardojn da parolantoj. Estas do tri blokoj kun komparebla graveco (angla, cina, latinida) kaj poste la araba (448 milionoj da arablingvanoj antauvidataj por 2025) kiuj havas saman alvokitecon roli mondnivele kiel lingva hipercentro. Difini tiun por la nura angla, ne atestas pri granda antauvid-kapablo.

Se la latinid-lingvaj statoj decidus, kune disvolvi en siaj respektivaj eduksistemoj instrumetodojn por interkomprenigo, tiuj lingvoj povus kune akiri mondan statuson de kunhipercentreco kun la angla. Koncerne la cinan – dua kandidato por tiu statuso – la aferoj jam survojas. S-ro Joël Bel Lassen, generala inspektisto pri tiu fako, indikas ke « en dekd u jaroj, 100 milionoj da cinaj turistoj travagos la mondon. En Azio, la cina farigis la helplingvo. Kiam japanoj kaj koreoj negocas, ili uzas nun la anglan kaj la mandarenan. En Koreio, la cina farigis neevitebla. Gi akiris praktikan dimension, simile kiel la angla. » [ 7 ] Efektive, kiu povus serioze pensi ke pli ol miliardo kaj duono da cinoj, ec en la filioj de transnaciaj entreprenoj, dialogos en lingvo de « internacia komunikado » alia ol la sia ?

Car ciuj fantasmoj fokusigas sur la angla de « internacia komunikado », ni parolu pri tiu. Oni konas nur gian perimetron en profesiaj komunumoj kun tre limigita leksiko : tiu de la sipstiristoj, la Seaspeak, nun anstatauita de la Standard Marine Communication Phrases (SMCP), ellaborita surbaze de la angla de alilingvaj parolantoj ; la Airspeak uzata de la aviadil-skipoj kaj la aerkontrolistoj ; la fak-angla kune uzata de la « nevideblaj komunumoj » de diversfakaj esploristoj ; tiu de la hotelfako, de diversaj fakoj de juro, de financo, ktp. Tute evidente ne temas pri tiuj lingvoj kiujn oni volas instrui en la bazlernejo, des pli ke oni povas lerni ilin surloke kaj laubezone.

Do, kian lingvon ? Cu rudimentan gramatikon kaj la leksikon de la ciutaga vivo ? Tiam necesus difini pedagogian « pakajon » kaj provizi sin per taugaj didaktikaj rimedoj. Tia « pakajo » neniel bezonus esti instruata de la bazlernejo gis la abiturienta ekzameno. Kvar au kvin jaroj da lernado, metitaj en ajnan momenton de la lerneja kariero, devus large sufici.

Intertempe, kaj en la ekzistantaj strukturoj, ne insulti la estonton, konsistas, en Europo, en instruado ne de unu, sed de du fremdaj lingvoj en bazlernejo. [ 8 ] Cetere, guste tion decidis la Europa Konsilantaro de Barcelono de la 15-a kaj 16-a de marto 2002, sen tamen indiki ke la angla devus esti unu de ili.

Se oni kredas ke lingva plurismo necesas en Europo, multaj kialoj pledas, male, por tio ke oni instruu tie ciujn lingvojn (inklude regionajn kaj aziajn) au lingvajn familiojn, escepte precize de la angla : estas sufice da tempo por lerni gin poste kiel trian lingvon, se necese per rapida kurso, se la supre menciita pakajo estos ellaborita. Oni cesu diri al la europanoj ke ili povas komuniki inter si nur per la angla. Sine de la europa Unio oni nombras 174 milionojn da latinidlingvanoj, kontrau malpli ol 70 milionojn da denaskaj anglalingvanoj.

Kiel diris Umberto Eco, « Europo de poliglotoj ne estas Europo de homoj kiuj flue parolas multajn lingvojn, sed en la plej bona kazo, de homoj kiuj povas renkontigi parolante ciu sian propran lingvon kaj komprenante tiun de la alia sen tamen kapabli paroli gin flue. » [ 9 ]

Enkonduki la interkomprenigon de la latinidaj lingvoj jam en la bazlernejo, tio estas samtempe doni al la infanoj la plezuron aliri la komprenon de du au tri aliaj lingvoj de Europo.

La falsa moderneco de la « eusonanoj »

TIURILATE, LA EUROPA KONSILANTARO ellaboris valorajn rimedojn, nome la Komunan Europan Kadron de Referenco por la Lingvoj [ 10 ], kiuj proponas skalon de ses niveloj kaj agnoskas perfekte prava la eblecon, por lernanto, posedi tre malsamajn nivelojn de kompetento en la kapabloj kompreni au esprimigi en unu sama lingvo. Necesas tiri el tio ciujn pedagogiajn konsekvencojn, kaj ili estas revoluciaj, car la instruistoj konsideras nun, ke ilia tasko estas, kiel preskribas la programoj, akirigi ciujn kompetentojn samtempe (skriban kaj busan produktadon, skriban kaj busan komprenon), kio malebligas la mision.

La antauvidebla rezistado de la lingvoinstruistoj al celoj parte limigitaj al interkomprenigo estos superebla se, kiel civitanoj, ili aktive partoprenas la debaton samtempe planedvastan, europan kaj nacian. Geopolitikan kaj kulturan debaton. Vera « Granda disputo » de komenca jarcento, inda je tiu inter la klasikuloj kaj la modernuloj, sed kie la moderneco ne situas tie kie kredas la « eusonanoj » [ 11 ].

Bernard CASSEN.

DE LA RANDO GIS LA CENTRO DE LA GALAKSIO

LA LABORAJOJ DE LA NEDERLANDA lingvisto Abram de Swaan [ 12 ], asimilitaj kaj kompletigitaj de tiuj de la franco Louis-Jean Calvet [ 13 ] proponas funkcimodelon de la monda lingvosistemo nomatan « gravita » au « galaksia », kies centron okupas la angla. Tiu sistemo ne falis el la cielo : gi estas la historia rezulto de logikoj de potenco, militoj, invadoj, migradoj, koloniaj dominadoj ktp. Lastatempe gi devenas ankau de ekonomiaj kaj precipe ideologiaj fortrilatoj : la konkero de la mensoj estas tiurilate pli decida ol tiu de teritorioj.

Ce la bazo trovigas proksimume 6.000 lingvoj, el kiuj 90 % estas parolataj de malpli ol 5 % de la monda logantaro kaj kiujn ni nomu periferiaj . 500 el ili estas parolataj de po 100 homoj. Ene de unu stato oni povas ofte nombri plurajn centojn da ili, la rekordon tenas Papuo-Nov-Gvineo (850) sekvata de Indonezio (670), de Nigerio (410) kaj de Barato (380). Por ne resti komplete izolita, periferia lingvokomunumo povas konektigi horizontale kun la najbara per dulingvaj parolantoj, sed tio okazas malofte : generale la membroj de tiaj grupoj komunikigas per komuna lingvo de rekte supera nivelo – kiel la kecua en Sud-Ameriko, la volof, la lingala kaj la bambara en Afriko – kiujn ni nomu centraj lingvoj.

Ekzistas cento da centraj lingvoj, cirkau kiuj gravitas unu au du unuoj kaj plurdekoj da periferiaj lingvoj. Ili estas la oficialaj au naciaj lingvoj, tiuj de la administracio, de justico, de la skribo generale, ankau de la elektronika komunikado. Ciuj europaj lingvoj estas centraj por la regionaj kaj « minoritataj » lingvoj de donita nacia teritorio : la nederlanda por la frisa, la finna por la samea, la dana por la feroa, la angla por la kornvala, skota, gaela kaj irlanda ; la franca por la alzaca, euska, bretona, korsika, okcitana.

Iuj el tiuj lingvoj, kvankam centraj ene de stato, estas tamen pli centraj ol aliaj, car ankau situantaj en la koro de konstelacioj kiuj grupigas aliajn « fremdajn » centrajn lingvojn : jen la lingvoj supercentraj . Abram de Swaan identigis dek-du da ili : la anglan, araban, cinan, francan, hindian, hispanan, japanan, malajan, portugalan, rusan, svahilan. Louis-Jean Calvet, siavice, konsideras ke la germana kaj la japana, pro manko de signifika nombro da aliaj lingvoj orbitantaj cirkau ili, ne ludas tiun supercentran rolon, kvankam la nombro de iliaj parolantoj estas pli ol po 100 milionoj. La supercentraj lingvoj estas tiuj de komunikado en regiona au internacia spaco kiu siavice estas kelkfoje heredita de la koloniigo (angla, franca, hispana, portugala).

Sed kiam cino kaj ruso renkontigas – escepte se ambau laboris en Kubo, kio ebligas al ili komunikigi en la hispana – la sanco estas malgranda ke unu el ili parolas au komprenas la lingvon de la alia. Ili uzas tiam versajne, se ili konas gin, la lingvon de konekto de la supercentraj lingvoj : la anglan, la hipercentran lingvon. Oni do vidas ke, de la plej eta indigena amerika au afrika lingvo gis la angla, ekzistas multaj cenoj de dulingvaj au multlingvaj interparolantoj kiuj, altirataj de alte tra sinsekvaj gradoj, garantias la komunikeblecon de la periferio gis la centro.

[ 1 ] Alain Minc : « La grande illusion [La granda iluzio] », Grasset, Parizo, 1989.

[ 2 ] La 24-an de novembro 2004 estis aljugita al s-ro Claude Thélot la premio 2004 de la Akademio de la angla tapiseto, kiu kronas « membron de la francaj elitoj kiu aparte distingigis per sia obstinado disvolvi la dominadon de la usonangla lingvo en Francio » . La « speciala premio por eksterlando » estis atribuita al s-ro Jean-Claude Trichet, prezidanto de la Europa Centra Banko (ECB) pro esti, kvankam franco, farinta en la angla sian raporton pri la politiko de la ECB. Informoj pri la Akademio haveblas (en la franca) telefone : 06 75 26 88 05.

[ 3 ] En cefartikolo esceptokaze titolita en la angla Last but not least , Le Monde de la 22-a de oktobro 2004 aprobis entuziasme la proponon de la komisiono Thélot kaj pikparolis pri tiuj kiuj kontrauas gin : „Jam levigas la granda armeo de defendistoj de la franca lingvo kaj la sindikataj batalionoj pretaj defendi siajn privilegiojn.“ .

[ 4 ] Vd « Au service des langues romanes », « Parler français ou la langue des maîtres », « Le mur de l'anglais » kaj « La langue-dollar », respektive en Le Monde diplomatique de marto 1994, aprilo 1994, majo 1995 kaj majo 2000.

[ 5 ] Intervjuo en Enjeux , majo 2002. S-ro Claude Hagège sukcesis atingi tre vastan publikon per siaj laborajoj de altvalora vulgarigo, inter kiuj ni citu : Le Français et les Siècles (1987), L'Enfant aux deux langues (1996) kaj Halte à la mort des langues (2000), ciuj aperintaj ce Odile Jacob (Parizo).

[ 6 ] La Francophonie dans le monde 2002-2003 , Organisation internationale de la francophonie, Conseil consultatif/ Larousse, Parizo, 2003.

[ 7 ] Libération , 13a de septembro 2004.

[ 8 ] Michel Candelier (sub dir. de) : « Eveil aux langues à l'école primaire. Evlang : bilan d'une évaluation européenne », De Boeck, Bruselo, 2004.

[ 9 ] Umberto Eco : « Sercado de la perfekta lingvo en la europa kulturo ». Tradukis D. Mistretta. Edistudio, Pisa, 1996. 317 pagoj. Prezo : 16.50 €

U.E. prezentas la multspecajn provojn krei, rekrei au retrovi lingvon filozofie pli taugan ol la “naturaj” lingvoj. Kun tre pozitiva capitro pri Esperanto kaj pri la ebloj de internacia helplingvo.

[ 10 ] . Vd la dosieron “ L'enseignement des langues vivantes à l'étranger : enjeux et stratégies [La instruado de vivantaj lingvoj eksterlande ]”, Revue internationale d'éducation , Sèvres, n-ro 33, septembro 2003.

[ 11 ] Esprimo proponita por tiaj francoj de Henri Gobard, en la franca « gallo-ricains », en Le Monde diplomatique , decembro 1974.

[ 12 ] Abram de Swaan : « Words of the World », Polity Press, Kambrigo, 2001. La verko entenas gravan bibliografion en kiu estas nome cititaj la verkoj antauaj al la autoro.

[ 13 ] Louis-Jean Calvet : « Pour une écologie des langues du monde [Por ekologio de la mondaj lingvoj] », Plon, Parizo, 1999. Tiu libro entenas ankau tre kompletan bibliografion.

Tradukita de: Vilhelmo Lutermano

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00