PARTOPRENU LA GRANDAN “POR-VERAN TRANOKTON” EN LONDONO, KIAM BLAIR ESTOS DENOVE SED SERIOZE PRIDEMANDATA.

DE ĴAŬDO 2011-01-20 ĜIS VENDREDO 2011-01-21, ANTAŬ LA SIDEJO DE LA CHILCOT-KOMISIONO, KIAM BLAIR ESTOS DENOVE SED SERIOZE PRIDEMANDATA.
PARTOPRENU LA GRANDAN “POR-VERAN TRANOKTON”, EN LONDONO ANTAŬ LA SIDEJO DE LA CHILCOT-KOMISIONO – DE ĴAŬDO 2011-01-20 ĜIS VENDREDO 2011-01-21 – KIAM BLAIR ESTOS DENOVE SED SERIOZE PRIDEMANDATA:
http://www.radicalparty.org/eo/content/20-21-januare-en-londono-granda-por-vera-tranokto-pri-la-irak-milito

Por ke la amas-medioj konigu al ĉiuj petantoj kaj esperantoj justecon kaj veron, por historie relevi la honoron de la Demokratioj perfiditaj kaj vunditaj, la honoron de la “Ŝtat-senco” kontraŭ la fia kaj mortiga “Ŝtat-racio”, kiu (kiel en la G4 de 1938 en Munkeno inter Daladier, Chamberlain, Hitler kaj Mussolini) denove estigas leĝeco-masakron kaj tial masakron de popoloj, kaj denove nurŝajne aspektas venkante. Sume, Churchill kaj ne Chamberlain nek Mosley, De Gaulle kaj ne Pétain, Roosevelt kaj Eisenhower kaj ne Bush nek Blair.

Fakto. Aŭ fi-fakto.
La usona pri-justica subsekretariino Ellen Tauscher, 2009-09-22, dum aro da renkontiĝoj kun gravaj britaj registaro-funkciuloj okaze de la P5-konferenco en Londono, per sia noto asertis, ke la ĝenerala direktoro de la brita Defendo-Ministerio Jon Day garantiis al ŝi, ke Britujo ekaktiviĝis por protekti viajn [de Usono, ndr] interesojn dum la enketado pri la kaŭzoj de la Irak-milito. Ĝis nun oni multflanke plendis, ke la Chilcot-komisiono ŝajnis respekti la tabuon pri la efektivaj motivoj pro kiuj 2003-03-20 – ne antaŭe, nek poste – Bush kaj Blair, dismetinte 250.000 soldatojn ĉirkaŭ Irakon, ilin almilitigis, ĝuste kiam Hans Blix, estro de la Un-inspektistoj, almenaŭ unu monaton antaŭe signalis abruptan transiron de la Irakanoj al plena kaj iniciatema kunlaborado kun la Un-observantoj pri serĉado de efektiva ekzisto de amas-ekstermaj armiloj en tiu teritorio, dum ankaŭ la alian mensogon – tiu pri la interkonsento inter Sadamo kaj la teroro de Bin Laden – jam neniu audacis plu-debiti.

 

Leave a Reply

0:00
0:00