“Parolu la anglan ligvon aux mortu”, Pagano (ERA): La rasismo de la nova generacio estas lingva.

La klasika rasismo estas kondamnata nun finfine unuanimece en ĉiuj civilizitaj landoj de la mondo, kaj konsiderata abomeninda krimo, sed ĝuste en la samaj landoj alia krimo pli kasxtrompa kaj do pli danĝera estas establiĝanta: tiu lingva. La diskriminacio hodiaŭ rilatas al la parola lingvo, kaj konkretĝas ĉiam pli ofte en la kontrasto inter la plej forta lingvo, nome la angla lingvo, eksportata el la plej riĉa kaj plej potenca nacio en la mondo, kaj tiuj de ĉiuj aliaj landoj, destinataj al la reduktiĝo ĝis malaperi.” Tiele Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanta Radikala Asocio, komentas la epizodon denuncitan hieraŭ de Le Monde, kie virino en Melbourne estis insultita kaj minacita pri morto ĉar ŝi kantis en la franca anstataŭ en la angla lingvo.

“Ĉi tiu nova tendenco, nutrata de la sama netoleremo kiu incitis insultajn epitetojn rilate al la raso aŭ la religio – daŭrigas Pagano – neniam estas evidentigata kaj alfrontata, pro la kunlabora koluzieco de la registaroj de multaj landoj, kaj dekstraj kaj maldekstraj: en la plej oftaj okazoj temas pri landoj, en kiuj la amikeco kun Usono estas pura kaj simpla subalterneco.

La federala Eŭropo bezonas eŭropajn patriotojn, konsciajn pri la fakto ke Eŭropa Unio reprezentas ankoraŭ la plej riĉan merkaton en la mondo kaj havas la duoblon de la loĝanoj de Usono, tial ĝi ne plu povas pravigi ĉi tiun submetitecon. Male, niaj gvidantaj klasoj montras konformismon kaj mankon de politika vido, kreskigantan la status quo per enkomprenaj kulturaj politikoj, strebantaj al nivelado al la malalto kaj kolonianta de la eduka sistemo. Sufiĉas pensi al la nuna Ministro pri Edukado Profumo, kiu kiel Rektoro de la Politekniko de Torino decidis liberigi el la universitataj impostpagadoj nur la studentojn kiuj elektis kursojn en la angla lingvo. Anticipaĵo de tio kio estas okazanta en la Politekniko de Milano, kiu eĉ abrogaciis ĉiujn magistrecajn kursojn en la itala lingvo”, konkludas Pagano.

Leave a Reply

0:00
0:00