Karaj Geamikoj!
Hodia’u matene mi trarigardis bonegan hejmpa’gon de la konata, hungara
profesorino de Esperanto Katalin Kovats (nun vivanta en Nederlando).
Mi rekomendas al ‘ciuj karaj Listanoj trafoliumi la hejmpa’gon:
La estonto de Esperanto tamen estas en la manoj de la esperantistaj
pedagogoj…
Sur la supre menciita hejmpa’go (krom abundaj materialoj helpantaj la
instruadon de Esperanto) Vi trovos la lernejojn (de la bazaj lernejoj ‘gis
la universitatoj) kie oni instruas Esperanton. – La listo preti’gas pri la
E-lernejoj en la tuta Mondo.
Mi proponis kompletigi la liston per la ‘gusta po’sta adreso kaj retadreso
de la kontaktpersonoj/esperanto-instruistoj krom la LANDO – LOKO – NOMO DE
LA LERNEJO-KVANTO DE KURSANOJ.
Se kolekti’gos multaj adresoj, iom post iom elformi’gos la
sistemo/kun’cena’jo de la E’urolernejoj, kie oni instruas Esperanton, kiel
e’uropan normlingvon…(La esprimo "E’uropa normlingvo" devenas el la libro
de Zlatko Ti’sljar: – "Esperanto vivos malgra’u la esperantistoj". La libro
estas havebla ankora’u en la libroservo de UEA. ‘Gi estas mia ‘ciutaga
lega’jo.)
Tiuj ‘ci e’urolernejoj estos la r e f e r e n c l o k o j, kiam ni,
e’urop-uniaj esperantistoj
s a m t e m p e rekomendos al ministroj pri publika edukado de niaj landoj
la instruadon de Esperanto, kiel la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga
lernobjekto en la bazlernejoj de la Unio.
Skribu do amase la supre menciitajn indikojn al la redaktorino Katalin
Kovats, kies retadreso estas katalin.kovats@wanadoo.nl …
Sed unue rigardu, kiom da trezoro estas amasigita en ‘Sia hejmpa’go!
Ni povos fari miraklajn aferojn, se ni povos kunlabori kaj akiri iom da
politika volo.
La efektivi’go de la E’UROPA NORMLINGVO havus mondhistorian signifon.
La amleksi’go de la E’uropa Unio p o s t u l a s la vastan aplikadon de
Esperanto.
Do ek!
Amike
Ludoviko Molnar
Inviato il
02 Lug 2004 – 15:36
Tre gravas la nuna diskuto pri internacia interlerneja instruprojekto.
1. Efektive necesas bone organizita esplorprojekto por eksterdube prezenti
la komparan valoron de lernado de Esperanto propedeutike kaj interkulture.
La jam farita laboro ne estas sensignifa, kaj pluraj studoj (en la lastaj
kelkaj jardekoj artikoloj, ecx tuta libro) estus citeblaj apoge, kvankam
kiel indikite, tiuj ne facile alireblas. En 1984 Prof. Gunter Lobin
prelegis en la Tago de la Lernejo dum la U.K. en Vankuvero pri la studoj
jam faritaj (parto de lia doktoriga laboro), kaj li mem estas kunautoro kun
prof. Helmar Frank de la dulingva verko (germanlingva kaj Esperanta)
"Lingvo-orientiga instruado". La konkludo de D-ro Lobin en 1984, ke la
studoj estas utilaj sed ne definitivaj, validas hodiau sed post tiu jaro
okazis pli da esplorlaboro (kiel ekzemple la doktoriga tezo de Katalin
Kovats) kiu plivalidigas la propedeutikan argumenton. Dum mia esplorjaro
(dedicxita al la stato de la instruado de fremdaj lingvoj ekster Usono,
inkluzive la instruadon de Esperanto mem), mi estis en Paderborn por paroli
kun d-roj Lobin kaj Frank, kaj en bibliotekaj kolektoj (CDELI, IEMW,
HH-UEA) mi povis vidi multajn tiurilatajn disertajxojn, dokumentojn ktp.
Mi bonvenigus helpon por kunigi cxiujn tiajn informojn sen ion ellasi, cxar
tiujn ni resumos kun ilia alirebleco en la prilaborata verko pri la
instruado de Esperanto (vidu mian artikolon en la kuranta numero de IPR).
2. Jam estas diskutita plurfoje dum la pasintaj jaroj la neceso fari
novan, gxisdatan studon kiu estu maksimume valida por eksteraj esploristoj
kaj instancoj. Mi audis aserton de europa universitata fakultatano ke
estus tre grave inkluzivi ankau esploristojn (do espereble lernejojn) el
Usono por tia projekto, pro la prestigxo kaj amplkeso de la usona
esplorado. Kiom tio gravas au ne mi ne scias, tamen se efektivigxus la
projekto, certe ni havus kelkajn eblecojn en usonaj lernejoj kaj esplorus
tiun aspekton. Pli solide, ni krome havas en Usono kaj Kanado kelkajn bone
konatajn esploristojn kiuj au estas esperantistoj au simpatiantoj au
objektivaj observantoj kaj povus provizi helpon tiurilate. Kaj gxuste pri
tia serioza esplorado interesigxus ESF (Esperantic Studies Foundation).
Ankau mi havas la eblecon kunhelpi en tia projekto. Por kiuj ne scias, unu
el la plej gravaj studoj okazis dum 25 jaroj en la brita lernejo Egerton
Park kie lernejestris Norman Williams. Aperis el tio unu artikolo en
profesia revuo de neesperantista universitata psikologo J.H.Halloran.
Kvankam tiu artikolo ne bone respegulis la tutan eksperimenton, tio montris
la vojon. Tiu studo gravas cxar gxi reprezentas kvaronjarcentan komparon
inter klasoj kiuj lernis unue Esperanton dum unu jaro kaj poste la francan
dum tri, kaj klasojn en kiuj oni lernis la francan dum kvar jaroj.
Konservative, resume ne estis malavantagxa por la franca la lernado de
Esperanto unue, kaj por lernantoj sen bona lingvolerna kapablo, estis
avantagxa. Necesus referenci tiun sperton cxar dum la antauaj diskutoj ni
konstatis la grandan malfacilajxon starigi komparajn klasojn en nova
eksperimento, por inter-instruista kaj inter-klasana kontrolado. Tamen
nova eksperimento, apogita de cxiuj antauaj, certe povus havi solidan
validecon ecx sen idealaj kondicxoj por tia kontrolado. Dum la kursaro de
NASK cxi-jare cxe SIT (Alternejo por Internacia Trejnado) en Vermont, ni
havos la okazon diskuti tiun temon dum la seminario por trejni instruistojn
de Esperanto. La jxus emeritigxinta programestro pri fremdaj lingvoj (dum
pli ol tridek jaroj), D-ro Alvino Fantini, amiko de Esperanto kiu faciligis
la establon de la kursaro inter iliaj universitatnivelaj programoj, estas
jama kunlaborinto de ESF kaj havas vastan sperton pri esplorprojektoj
rilate lingvojn kaj kulturon.
3. Ni ne forgesu kion ni jam atingas per la projekto Euroscola. La aldono
de 10 pliaj landoj al la 15 donas belegan okazon plifortigi ankau tiun
renkontigxejon kiel bazon au modelon por pli vasta tiuspeca programo, cxar
en la novaj landoj (kiuj inkluzivas Hungarion kaj aliajn centreuropajn)
ekzistas pli forta historio pri la instruado de Esperanto en lernejoj. Oni
memoru ke en antaue planita kvinlanda eksperimento la celo estis lerni dum
unu jaro kaj renkontigxi dum unu somera semajno. Nun per antaua uzado de
la reto tiaj renkontigxoj povus esti multe pli bone preparitaj kaj
interesaj por la lernejanoj kiuj jam estus konatigxintaj (ne nur
helikposxte!) kun siaj partneroj. Mi nun verkas artikolon pri Euroscola
(kiun mi observis cxi-jare en Strasburgo), kaj tio povos aperi espereble en
IPR se ne aliloke. Mi trovis tion tre impona kaj valora iniciato. Mi
aldonas por kiuj ne vidis gxin la cxi-jaran resumon de Zlatko Tisxljar
(preciza nombro de Esperanto-parolantoj estis eble 86, el entute 450
partoprenintaj lernejanoj). Aldonindas ke pro la diversaj subvencioj, i.a.
de la Europa Parlamento mem (Euroscola estas la sola arangxo kiun auspicias
la parlamentanoj kiel specife propra projekto) kaj edukaj ministerioj, la
cxeestantaj lernejanoj pagis nur po 100 euroj por la tuta arangxo. Por tia
sperto, lernejanoj kaj iliaj familioj kutime povas trovi tiun sumon, kaj la
reago de la esperanto-parolantaj partoprenintoj pri gxia valoro sxajnis
entute tre pozitiva. Do mi konkludas ke ni havas la bazojn por realigi
tian eksperimenton, se ni sukcesos kunigi la fortojn kaj la lernejojn
(inkluzive jamajn partoprenintojn en Euroscola).
90 junaj esperantistoj en Euroscola
———————————–
Carola Antskog el Finnlando estis motoro de esperantista seminario por
euxropaj lernejoj. Krom sxia grupo partoprenis grupoj el Anglio, Pollando,
Slovenio kaj gastoj el Rusio, Ukrajnio kaj Albanio. En la seminario en
Strasbourgo dum tri tagoj okazis multaj interesaj programoj kaj en la kvara
tago cxiuj partoprenis en la Euxropa Parlamentejo Euroscola-n la 28-an de
aprilo. Pro intensa programo la gejunuloj multe amikis kaj interligigxis.
La finna, angla kaj pola lernejoj estis oficiale invititaj al Euroscola kaj
sendis cxefe esperanto-lernantojn. Bona sperto kauxzas sekvajaran ripeton.
(ZT)
Duncan Charters
<esperanto@principia.edu>