
Subtenu la iniciaton! 
Tuja kunvoko de la unua �Eŭropa konferenco pri lingvoj�
Tial ni petas vin urĝe sendi fakson aŭ telegramon, aŭ subskribi alvokon en interreto
Ekde noktomezo de 2003-09-26, Giorgio Pagano, responsulo de Radikala Partio pri �Kampanjo pri rajto je lingvo kaj je Internacia lingvo� kaj Sekretario de Era (Radikala �esperanto� asocio), komencis fastadon celante dialogon kun la itala Ministro pri instruado, Letizia Moratti, por ke plenumiĝu la iniciatoj interkonsentitaj kun la Radikala partio: unuavice kunvoko de �Eŭropa konferenco pri lingvoj� dum la itala jarduona prezidenteco en Eŭropa unio. Tio estas celo pri kiu konsentas, niaopinie, kiuj ajn zorgemas pri lingva komunikado en Eŭropo jam 20-lingva, sendepende de diverseco en la prisolva opiniaro. Bedaŭrinde, tri monatojn post la komenciĝo de tiu itala jarduona Eu-prezidenteco, pri kunvoko de tiu konferenco estas nenia spuro.
Tial ni petas vin urĝe sendi – subtene al fastado de Giorgio Pagano � fakson aŭ telegramon, aŭ subskribi alvokon en interreto. La konsilinda ĉef-frazo jenas:
�Ministro Moratti, bonvolu tuj kunvoki la �Eŭropan konferencon pri lingvoj� interkonsentitan kun la Radikala partio. Dankon.�
Jen la adresaro, depende de la elektita perilo (fakso, letero, interreta peto):
| Faksil-numeroj de la Ministro (en laŭgraveca ordo): +39.065813515 +39.0658492089 +39.065926146 |
|
|
Leteroj aŭ telegramoj: |
|
|
Alvoko en interreto: |