
La itallingva portalo de Tiscali transprenas la iniciaton de “Esperanto” radikala asocio ‘Lernigi lingvon ankaŭ al anglalingvanoj’.
Deirante el la informo, ke, laŭ raporto de “British Council”, “ĝis 2015, duono de la terglobanoj parolos la anglan” kaj, ke “ene de jardeko, preskaŭ tri miliardoj da homoj estos forlasintaj sian denaskan lingvon”, portalo “tiscali.it” transprenas la iniciaton de Era (“Esperanto” radikala asocio) ‘Lernigi lingvon ankaŭ al anglalingvanoj’: “Inter la diversaj iniciatoj, elstaras kampanjo lanĉita far la Radikaluloj, kiuj parolas pri gravegaj perdoj por nia lando kaj por niaj Eŭrop-uniaj kun-anoj. Specife, laŭ la Radikaluloj, anglalingvanoj ĝuas avantaĝon koncerne: kaj “instruilaron” (ĉar nur ili estos porĉiame la denask-lingvuloj, kio influos la elektadon de la instruistoj en ĉiuj “lingvo-komencantaj” landoj); kaj ŝparadon de rimedoj, kiujn ili povos libere asigni al esplor- kaj evoluig-faktoroj, dum la ceteraj devos ilin uzadi en instruado kaj lernado de la angla. Tio-subtene, la Radikaluloj indikas la fakton, ke la ‘regatoj de ŝia Reĝina moŝto’ neniam devos lerni aliajn lingvojn, ĉar ili povos trankvile komunikadi per sia hejm-lingvo”.
Tiscali, krome, transprenas ankaŭ la tutan tekston de la iniciato adresita al la lernejoj. Jen la ligoj:
http://notizie.tiscali.it/societa/articoli/200412/10/lingue_inglese.html
http://notizie.tiscali.it/Media/PDF/era.pdf
KIU AJN RAJTAS KONIGI SIAN OPINION PER PROPRA RETPOŜTA SUBSKRIBO. SUFIĈAS IRI ĈI-TIEN:
http://blog.tiscali.it/modulo/utente/nuovo/
Kiu ajn interesita lanĉi ĉi tiun kampanjon sialande, bonvolu tuj skribi al
info@internacialingvo.org