Novaĵoj: Estis sukcesa la ‘Esperantista Pentekosto’, venontjare ghi estos internacia

Vatikano, Pagano (Esperanto-Radikala Asocio):  “Estis sukcesa la ‘Esperantista Pentekosto’, venontjare ĝi estos internacia”.”La Esperantista Pentekosto estis sukcesa, venontjare ĝi estos internacia”. Ĝin deklaras Ĝorĝo Pagano, Sekretario de la radikala Esperanto-Radikala Asocio. “La partopreno estis tre favore konsiderata kaj ankaŭ la multnombraj personoj kiuj venis okaze de la religia datreveno el eksterlando montris simpation kaj intereson. Nun, konsiderante la bonan akcepton ĉi-jare donita al ni, nia tasko estos organizi la Esperantistan Pentekoston  je tutmonda nivelo”, plue asertas Pagano.”La demando pri Esperanto estas grava pivota punkto inter la radikala mondo kaj tiu de La Eklezio, pro tio oni devas antaŭenigi ĉi tiun dialogon kun atentemo kaj kontinueco. Ni komencos tuj opini-enketon inter la milionoj da esperantistoj en la mondo por vidi ilian pretecon je signifoplena ĉeesto dum Pentekosto 2012″, konkludis Ĝorĝo Pagano.

Roma, la 12-an de Junio 2011.

Leave a Reply

0:00
0:00