Novaj esploreblecoj en la reta Katalogo de UEA

ret-info: Novaj esploreblecoj en la reta Katalogo de UEA

Cxar montrigxis, ke pluraj esperantistoj uzas la retan Katalogon de UEA kiel
la plej ampleksan referencejon pri E-libroj en la merkato, en gxi estis
aldonitaj pliaj eblecoj por esplorado.

Entute la sercxado povas okazi ekde nun laux 17 kriterioj!
Kompreneble, tio povas utili ankaux por la acxetantoj en la katalogo.

Elsxutebla: la listo de brokantajxoj
————————————

Ekde nun oni povas esplori ankaux la liston de brokantajxoj ne nur rete, sed
ankaux konservi gxin en propra komputilo. La listo kun cx. 900 titoloj, i.a.
de tre malnovaj kaj maloftaj eldonoj, estas elsxutebla de cxi tie:
http://katalogo.uea.org/listo/brokant.zip
Gxi estas pakita per Zip kaj ampleksas nur 37 Kb. La ebleco supozeble
gxojigos samideanojn kun malrapidaj konektoj.

inf: Andrej Grigorjevskij
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00