Nova Sento en Reto: 400-a jubileo!

ret-info: Nova Sento en Reto: 400-a jubileo!

Nova Sento en Reto: 400-a jubileo!


La reta informilo de Itala Esperanto-Federacio kaj de Itala Esperantista
Junularo antingis sian 400-an numeron.

La unuan eldonon, en septembro 1997, ricevis 75 pioniroj de elektronika
posxto. La 400-an numeron ricevis pli ol 2000 esperantistoj kaj
simpatiantoj, plej parte italaj.

La celo de la reta cirkulero estas duobla: a) kunligi italajn esperantistojn
per ofta kaj rapida informilo; b) disdoni informojn al tiuj, kiuj
alproksimigxas al la movado.

Por ricevi la cirkuleron suficxas sendi mesagxon al: nova-sento@esperanto.it
aux viziti la retpagxojn http://www.esperanto.it/html/nsir.htm (ital-lingva)



Sincerajn gratulojn al Francesco Amerio (f.amerio@libero.it), kiu de la
komenco gxis hodiaux nelacigxante zorgas pri la regula kompilado kaj
distribuado de la informoj.

prizorgantoj
de RET-INFO

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00