Ne hastu: en Italio oni malfruas

ret-info: Ne hastu: en Italio oni malfruas

91-a Universala Kongreso
Firenze, 29-a de julio gxis la 5-a de auxgusto 2006

NE HASTU: EN ITALIO ONI MALFRUAS


Kial hasti, se vi intencas viziti landon kie cxio malfruas??
Ne zorgu pri aligxilo kaj antauxpago, versxajne la unua estas fusxa kaj la
dua perdigxos!

Kial entute partopreni kongreson kie, vi jam povas esti certa, buso por la
ekskurso alvenos post horo kaj duono kaj vi devos atendi trinkante kafon en
Piazza del Duomo sub la florenca Katedralo?

Kial viziti landon kie cxiutage estas fojra festo?

Kial restadi tie, kie la homoj ankoraux tiom zorgas pri tradicioj, kvalito
de mangxo, historio? Tie, kie suno kaj mara salo riskas sekigi vian
hauxton??

Ne hezitu: restu hejme.

Italoj estas ne seriozaj homoj, kaj ili sxatas nur festi.

Dante Alighieri
kongresano n. 0


Pliaj informoj pri la UK cxe: <­uk2006.informoj@esperanto.it>.


el [Informitale]



fonto: “Ret-Info”
http://www.eventoj.hu
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00