Ĉiu kaj ĉiuj, ankaŭ kun la familioj, venu al la milana Politekniko ĉar la itala ne devas finiĝi kiel la tibeta.
Ĉiuj kun forkoj (kompreneble blovitaj) kontraŭ la lingva genocido de la italoj decidita en la milana Politekniko, kies Rektoro kaj Akademia Senato el dudeko da homoj decidis, ke oni ne plu instruos en la itala.
Pluraj centoj da italaj libroj estos anstataŭigitaj de tiuj en la angla! Oni dungos denakse angleparolantajn profesorojn, kaj tiel plu.
Tia afero neniam okazis en Eŭropo, nek dum la naziista okupacio nek en orienta Eŭropo sub la sovetunia reĝimo!
La tuta sango kaj ĉiuj vivoj oferitaj por la libereco de la italoj dum la itala Releviĝo, dum tri italaj militoj por sendependeco, dum du mondaj militoj kaj dum la itala kontraŭfaŝisma Rezistado… por retrovi nin diskriminitaj kiel italoj en niaj ŝtataj universitatoj!
“Estas frenezaĵo!”, kiel deklaris la Juĝisto de la Konstitucia Kortumo Paolo Grossi.
Ni petas al ĉiu, krom la partopreno kaj aliĝo, kontribui, kiel eblas al ĉiu, eĉ per nur unu eŭro, al la elspezoj por la manifestacio: strekego, afiŝoj, forkoj (blovita), gazebo, transport-elspezoj, k.t.p. al la adreso: http://www.buonacausa.org/al-politecnico-per-difendere-litaliano
Kiu havas Facebook povas aliĝi al la iniciato ĉi tie:
http://www.facebook.com/events/333813060027875/
Spite al ĉiuj rekomendoj fare de la Eŭropa Konsilio koncerne al plurlingveco, spite al la Art. 3 de la Itala Konstitucio, spite al la lingvo kaj al la estonteco de la italaj generacioj, la Politekniko de Milano, kun la konsento de la Ministro Profumo, ne intencas plu utiligi la italan en la Magistraj Kursoj, kiuj estos nur en angla lingvo.
La angla submetiĝo de la Rektoro de la Politekniko kaj de tiuj, kiuj subtenas lin, ne povas kaj ne devas esti kunpartigita. Lernigi niajn junulojn nur en la angla, en lingvo malaltdifina, kiel necese estas iu ajn ne-denaska lingvo, kondukas al defalo de la lernado mem.
Tiel la Ŝtato, kaj ankaŭ la studentoj, ricevos de ŝtata Universitato duoblan damaĝon: malaltkvalitan lernadon (cetere jam realiĝanta per la transiro al la 3+2 sistemo) kaj, kune, inĝenierojn, arkitektojn kaj industriajn desegnistojn malaltkvalitajn kaj mankajn de la itala profesia leksiko taŭga por komuniki kun samlandanoj kaj administracioj.
Tial Esperanto Radikala Asocio lanĉas por merkredo la 20ª de junio de la 10ª ĝis la 15ª fronte al la Politekniko de Milano, Placo Leonardo da Vinci 32, manifestacio por protesti kontraŭ tiu ĉi dispozicio, kiu murdas nian lingvon.
Ĉi tie estas legebla (en la itala kaj angla) la Apelacio por defendi la instruada libereco en la itala, subskribita de ĉirkaŭ 300 profesoroj kaj esploristoj de la Politekniko. http://www.democrazialinguistica.it/100/index.php/it/2011-11-23-21-02-19/77-notizieera/politica-e-lingue/525-appello-a-difesa-della-liberta-di-insegnamento