Mikrosoft-Google, Pagano (Radikaluloj-ERA) : “ Kiel Davido kaj Golio”

Mikrosoft-Google, Pagano (Radikaluloj-ERA) : “ Kiel Davido kaj Golio”

Tim Sneath, konsilisto de la Klient-platformo de Mikrosofto komparis en sia blogo la elekton de Googlo lasi la H.264-an al tiu de iu, kiu hodiaŭ por komuniki elektus Esperanton aŭ Klingon. Giorgio Pagano, Sekretario de la Radikala Esperanto-Asocio, respondis al la deklaroj de Sneath per tiu ĉi afisho:

“Via analogio estas perfekta: Mikrosofto volus apliki la samajn koloniajn politikojn de la angleparolantaj Landoj kontraŭ la aliaj lingvoj de la mondo, ĝuste kiel faris la eŭropanoj al la  indianaj popoloj post la malkovro de Ameriko, en la kampo de la retprogramoj. Ĉar Googlo ne volas kliniĝi antaŭ la superregado de Mikrosofto, kiel la esperantistoj rifuzas fari kun la Angla, Vi  ridindigas Mountain View, forgesante interesan antaŭaĵon : Davido kaj Golio, aŭ la forto de la racioj”

Romo, la 15an de Januaro 2011

 

Leave a Reply

0:00
0:00