Microsoft-Google, Pagano (Radikaluloj-ERA) : “ Kiel Davido kaj
Golio”
Informaĵo por la gazetaro
Mikrosoft-Google, Pagano (Radikaluloj-ERA) : “ Kiel Davido kaj
Golio”
Tim Sneath, konsilisto de la Klient-platformo de Mikrosofto komparis
en sia blogo la elekton de Googlo lasi la H.264-an al tiu de iu, kiu hodiaŭ
por komuniki elektus Esperanton aŭ Klingon. Giorgio Pagano, Sekretario de
la Radikala Esperanto-Asocio, respondis al la deklaroj de Sneath per tiu
ĉi afisho:
“Via analogio estas perfekta: Mikrosofto volus apliki la samajn
koloniajn politikojn de la angleparolantaj Landoj kontraŭ la aliaj lingvoj de
la mondo, ĝuste kiel faris la eŭropanoj al la indianaj popoloj post
la malkovro de Ameriko, en la kampo de la retprogramoj. Ĉar Googlo ne
volas kliniĝi antaŭ la superregado de Mikrosofto, kiel la esperantistoj
rifuzas fari kun la Angla, Vi ridindigas Mountain View, forgesante
interesan antaŭaĵon : Davido kaj Golio, aŭ la forto de la racioj”
Romo, la 15an de Januaro 2011