Medicinista asocio sercxas delegitojn

Medicinista asocio sercxas delegitojn


Ekde pluraj jaroj Universala Medicina Esperanto-Asocio(UMEA) ne havas
Landajn Delegitojn (LD)en diversaj landoj. Tial ni serchas aktivulojn
(kuracistojn, apotekistojn, veterinarojn kaj aliajn sanitarajn fakulojn)
membrighi al UMEA kaj akcepti la postenon de Landa Delegito. El la subaj
landoj ni atendas sinanoncojn: Austrio, Australio, Britio, Danio, Hispanio,
Italio, Korea Respubliko, Kroatio, Nederlando, Serbio kaj Montenegro,
Svislando. Pli detalajn informojn mi donos al la interesuloj.

de: D-ro Imre Ferenczy
Rete: iferdr@axelero.hu

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00