Mallonge 09.07.2004

Mallonge 09.07.2004


***

La 19-an de majo okazis jublea solenajxo de Hamburga Esperanto Societo okaze
de 100 jarigxo de Esperanto en la urbo.

***

Ekde majo 2004 en regiona landesplora muzeo de Pasvalys funkcias ekspozicio,
okupanta tutan etagxon de la muzeo, pri Antanas Poska (1903-1992), fama
litova vojagxanto, sciencisto, esperantisto. Ekspozicio funkcios dum tri
monatoj gxis auxgusto.Oni povas vidi liajn verkojn, manuskriptojn, fotojn,
personajn objektojn k.s. Multaj eksponajxoj parolas pri lia esperantisteco.

***

Jxurnalisto de la german-lingva sekcio che Radio Tajvano telefonis al Reza
Kheir-Khan de la urbo Ping Tung en Tajvano kaj intervjuis lin pri Esperanto
kaj lia agado. La programo dauxras 21 minutojn kaj estas tre favora pri
Esperanto.


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00