Malferma Tago 10-jara en novembro

ret-info: Malferma Tago 10-jara en novembro

Malferma Tago 10-jara en novembro

La tradicia Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazos denove sabaton,
la 27-an de novembro. Tiu cxi populara arangxo estas jam 10-jara, cxar gxi
estis unuafoje arangxita en novembro 1994. Origine la laborantoj de la CO
celis okazigi gxin nur de tempo al tempo, sed multaj el la okdeko da
vizitantoj de la premiero estis tiom fascinitaj de gxia hejmeca etoso, ke
ili petis baldauxan ripeton. Gxi sekvis jam aprile 1995 kaj estigis
seninterrompan tradicion de du Malfermaj Tagoj cxiujare. En la unua fojo
oni invitis nur la membrojn de la jxus unuigxinta nederlanda movado, sed jam
en la dua fojo la vizitantaro farigxis internacia.

En novembro la vizitantoj povos renkonti du renomajn nuntempajn
Esperanto-verkistojn. La hispano Jorge Camacho prezentos du poemarojn el
sia plumo, jxus lancxitajn de la eldonejo Bero: “Celakantoj” kaj “Saturno”.
Lia rusa kolego Mikaelo Bronsxtejn priparolos sian novan romanon “Dek tagoj
de kapitano Postnikov”. Bronsxtejn, konata bardo en Esperantujo, ankaux
kantos. Al la muzika programo krome kontribuos la nederlanda grupo
“Akordo”, de kiu lastatempe aperis disko kun kristnaskaj kantoj.

Unu el la firmaj tradicioj de la Malferma Tago estas fortaj rabatoj en la
libroservo de UEA. Ankaux cxi-foje cxiuj varoj estos rabatitaj je 10
procentoj kaj multaj titoloj ecx pli. Krome eblos gajni libron aux alian
esperantajxon en senpaga loterio. Historiaj trezorajxoj de la Biblioteko
Hector Hodler estos prezentataj en ekspozicio, kaj kafo kaj teo varmos la
tutan tagon.

La Malferma Tago de la 27-a de novembro disvolgixos de la 10-a gxis la 17-a
horo. La oficistoj de UEA varme invitas esperantistojn viziti sian propran
domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo.
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00