Lobiumu ankaux vi por Esperanto!

Lobiumu ankaux vi por Esperanto!
——————————–

Brusela Komunikad-Centro turnas sin al vi por tradukpeto de teksto, kiu
povas servi kiel modelletero por individuoj kaj landaj asocioj por alskribi
siajn lokajn/naciajn kandidatojn por la Euxropa Parlamento, kiu tenas
balotojn inter 10-13. 06. por nova kvinjara mandatperiodo. Estas tre grave
jam dekomence informi kaj teni kontaktojn kun eblaj elektotoj.

Celo estas ekscii plej eble frue kiuj de la novaj parlamentanoj subtenas
lingvan diversecon kaj eventuale ankaux Esperanton mem. Same grave estas por
politikistoj vidi ke iliaj civitanoj interesigxas pri certaj temoj. Estas
nia formo de mobilizo aux lobiumado kaj aktiva partopreno en politika
diskuto pri lingva temo.

Ni bezonas lingvajn versiojn prioritate de cxiuj 20 oficialaj EU-lingvoj.
Jam pretas versioj en la angla, cxeha, dana, franca, hispana, itala,
nederlanda, portugala. Jam estas promesoj por la hungara, malta kaj pola.

Do, mankas ankoraux versioj de la estona, finna, germana, greka, latva,
litova, slovaka, slovena kaj sveda.

Se vi pretas traduki aux kontrollegi la tradukon, bv. unue kontakti Marko
Lins. Bv. ne senaverte ektraduki, sed unue kontakti min por eviti ke vi
faras duoblan laboron. Ni enretigas la pretajn lingvajn versiojn cxe
http://lingvo.org/xx/4/767. (pasvorto: saluton). Vi povas ilin jam utiligi
por alskribi viajn kandidatojn.

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Europa Esperanto-Unio
Rete: marko.lins@lingvo.org
http://www.esperanto.net
UEA-konto eece-p


(bv. traduki ankau enparentezajn partojn; KOMENCO DE LA TRADUKO)

Estimata s-ro/s-ino XXX,

kun granda intereso ni sekvas la balotkampanjon por la Euxropa Parlamento
kaj atente legis vian politikan programon.

[Paragrafo nur por uzo de landaj asocioj, ne por individuoj] Ni nun sxatus
informi la membrojn de NOMODEVIAESPERANTOASOCIO, kiu agadas por lingva
diverseco kaj egaleco, pri via sinteno rilate al la lingva temo. Pro tio, ni
tre aprezus respondojn al la sekvaj demandoj.

[Paragrafo nur por uzo de individuoj, ne por landaj asocioj] Mi nun sxatus
ekscii pli pri via sinteno rilate al la lingva demando. Pro tio, ni tre
aprezus respondojn al la sekvaj demandoj.

– Se vi farighus EP-ano, kian prioritaton vi donus al la lukto por lingva
kaj kultura samrajteco? Kiujn konkretajn rezultojn vi esperas atingi dum via
unua jaro en la EP?

– Pli kaj pli da euxropaj postenoj estas rezervitaj al denaskaj parolantoj
de la angla ('English mother tongue only': vidu liston de 700 dunganoncoj
cxe www.lingvo.org/diskriminacio). Chu laux vi neuxtrala lingvo kiel
Esperanto estus perspektive bona solvo por lingva diskriminacio en Euxropa
Unio de 20 oficialaj lingvoj?

– Euxropa Unio subtenas la lernadon de cxirkaux 30 lingvoj pere de diversaj
programoj (ekzemple Lingua, Socrates, ktp). Cxu vi subtenas la inkluzivigon
de Esperanto inter la lingvoj elekteblaj por tiaj euxropaj programoj?
Jeskaze, kiel? Nekaze, kial?

– En la raporto 2003/2227 pri multlingvismo en la Euxropa Parlamento,
vocxdonita de la Euxropa Parlamento (31/03-02/04/2004), la auxtoro, EP-ano
Gianfranco Dell'Alba, inter alie proponas, ke Euxropa Unio esploru la uzadon
de Esperanto kiel pontlingvo inter diversaj interpretataj kaj tradukataj
lingvoj. Cxu vi subtenas tian proponon?

MI/NI tre dankas vin pro la respondoj.

Kun altestimaj salutoj (aux la kutima finaj salutvortoj en vialando).

poste skribu vian nomon, eventuale vian asocion, kaj adreson

(FINO DE LA TRADUKO)


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00