Litova urbestro vizitos la pekinan UK-n

Litova urbestro vizitos la pekinan UK-n
—————————————

Laux propono de Litova Esperanto-Asocio urbestro de Vilnius s-ro Arturas
ZUOKAS venos al Pekino por parte esti en la 89-a Universala Kongreso de
Esperanto, inviti chiujn kongresanojn sekvontjare al Vilnius, transpreni
stafedon de UK-oj al chefurbo de Litovio, eventuale renkontighi kun nova
Estraro de UEA kaj trakti konkretajn organizajn demandojn de la jubilea UK.
La urbestron akompanos lia edzino, lia konsilantino pri internaciaj ligoj
kaj rektoro de Vilniusa universitato kun la edzino. Ili venos al Pekino por
lastaj tagoj de la kongreso, partoprenos solenan fermon de la kongreso kaj
poste havos diversajn aliajn aferojn ne ligitajn kun Esperanto. Entute
delegacio de Vilnius estos en Pekino ok tagojn.

Povilas Jegorovas

el [pluraj-kanaloj]


fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00