Lauxtlegitaj noveloj

Lauxtlegitaj noveloj

Saluton,

Cxu eble interesas vin senpaga distribuado de son-dosieroj de noveloj en la
reto? Alidire tia formo, ke auxskultantoj povu elsxuti lauxtlegitajn
novelojn senpagajn?

Ekde tiu cxi semajno mi komencis projekton prio tio. Esploru cxe…
http://starling.ws/gus_sonoj/ …por renkonti la naskigxon de tiu projekto.

Mi celas akiri precipe son-dosierojn de noveloj, ne de kantoj, poemoj, kaj
cetero. Se necese, mi povas fari son-dosierojn el bonkvalitaj kasedbendoj.
Plej prefere mi sxatus akiri sciencfikcion… nur cxar tion mi mem volas
auxdi 😉 Sed mistero, aventuro, kaj ankaux ceterajxoj estos bonvenaj.

Cxu vi konas iujn kiuj eble partoprenos? Precipe mi sercxas tradukistojn kaj
verkistojn kiuj volas lauxtlegi la verkojn proprajn. Aux manke de tio,
legantojn kiuj mem povas akiri la rajtojn de tio kion ili volas lauxtlegi.
Cxu vi konas homojn tiajn?

Se jes, cxu oni kapablas fari aux son-dosierojn aux son-bendojn de tiuj?
Mi akceptos son-dosierojn laux la formatoj *.ogg, *.wav kaj *.mp3.
Malgraux tio mi iom insistas ilin prezenti laux la formato *.ogg cxar tio
superas la aliajn pro kelkaj kialoj.

Amike,

Gxan Uxesli STARLING
<­gan@starling.us>

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00