La Verda Stelo de Babolsar
Esperanto movado komencis en Babolsar per kurso en la Universitato
Mazandaran en autuno 2002. En la unua kurso partoprenis 8 lernantoj (1 viro
kaj 7 virinoj). Ni daurigis nian kurson ghis la fino de printempo 2003. En
unu klaso, iu fraulino de iu junula organizo de urbo Babolsar, partoprenis
hazarde, kaj interesigxis pri Esperanto. Sxi proponis al ni havi E-kurson en
la publika biblioteko de Babolsar.
Kun helpo de sxi kaj alia membro de tiu organizo, ni komencis E-kurson en
Babolsar. Ili preparis anoncon kaj reklamis pri Esperanta kurso. Nia kurso
komencigxis en Junio.
La entuziasmo de la babolsara logxantaro por koni Esperanton estis ne
kredebla. Pli ol 60 personoj partoprenis en la kurso. Ni uzis la salonon de
teatro en urba biblioteko. Ghis nun ni havis 3 komencantajn kursojn kaj 3
progresantajn kursojn. Pli ol 100 personoj partoprenis en niaj kursoj de
Babolsar kaj aliaj najbaraj urboj: Babol, Sari kaj Neka.
Danke al la membroj de la guberni-oficejo, urba koncilio, urbestro kaj la
respondeculoj en eduka kaj kultura organizoj, en Majo 2004, nia centro en
publika biblioteko komencis la agadon formale. Ni nun havas nian propran
cxambron kun E-biblioteko. Ni ricevis pli ol 300 librojn de diversaj
E-asocioj el Japanio, Brazilo, Nederlando, Francujo,.. Do nia centro estas
simbolo de amikeco de Esperantistoj tra la mondo.
Ni uzas bonajn klas-cxambrojn por E-kursoj en la Kultura Domo de Babolsaraj
Studentoj. La Kultura Domo mem formale reklamis pri Esperanto-Kurso en
somero. Nun ni havas 2 kursojn por komencantoj kaj progresantoj tie
cxi-semajne.
Nun Babolsar havas pli ol 20 aktivaj Esperantistoj kaj multaj interesantoj.
La formala nomo de la Babolsara Esperanto-Asocio estas “Verda Stelo de
Babolsar”. Ni arangxis formalan registron kaj baldau ricevos la aprobon de
sxtata organizo. En pasinta jaro (2003) ni havis Esperantajn gastojn de
Serbujo (Tereza Kapista), de Japanujo (Fukuda Tosihiro) Kaj Reza Kheir-Khah
(Iranano kiu logxas en Tajvano). Ili diris, ke ilia restado en Babolsar kun
Esperantaj ge-amikoj estis neforgesebla.
Ni planas partopreni en Universala Kongreso (Litovio -2005). Minimume 10
personoj decidas iri. Ni volas grupe vojagxi al Armenujo, kaj poste al
Litovujo. Internaciaj kontaktoj certe helpos nin por disvastigi Esperanton
en la norda parto de Irano. Ni elkore invitas Esperantistojn el cxiuj partoj
de la mondo al la bela urbo Babolsar, cxe Kaspia Maro.
Raportis: D-ino Zahra Karimi
el [landa-agado]
fonto: ret-info
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]