La Sekretario de ERA Giorgio Pagano skribas al Calabresi defende al Esperanto.
“350 miliardoj de eŭroj jare: estas kiom elspezas la Landoj neangloparolantaj por sia angliĝo, ŝparigante ĝis 18 al la Anglio, kiu eĉ aboliciis la lernadon devigan de iu fremda lingvo”. Tion deklaras la Sekretario de la Radikala Esperanto-Asocio, Giorgio Pagano, en la letero kiun li sendis al la direktoro de La Stampa Mario Calabresi, pri iu artikolo aperinta en lia ĉiutaga – ĵurnalo en kiu iu leganto, esprimiĝante por Esperanto, aludis al la lingva “investo”, kiun estas devigita fari tiu kiu ne estas angloparolanto.
“Tiumaniere, la “lingvo de la plej forta” al kiu aludas Ismael Ejarque Dome’nech estas tiel ne ĉar scienca lingvo aŭ surbaze de ĝia disvastiĝo, sed pro erara circlo en kiu la “plej forta” konservas sian rekordon ŝparante kaj aliaj malriĉiĝas elspezante por li”, daŭrigas la letero.
Pagano memorigis ke ĉitiumomente estas sub ekzameno de la Kortumo de la Kalkuloj la Gelmini- dekreto pri la selekto de la instruistaro, kiu devigas ĉiujn, kiuj volas intrui en Italujo, atingi anglan scipovan nivelon kiu samvaloras al B2 de la Eŭropa referenckadro, tio estas la First Certificate de la Universitato de Kembriĝo, malfacile atingebla ankaŭ fare de la studentoj kaj anglaj laboristoj .
“La adopto de Esperanto kiel lingvo de la internaciaj rilatoj (unue en la Eŭropa Unio, kie ĉiu Lando devus gravi kiel nur unu), ne estus nur kultura venko, civila kaj demokrata, sed haltigus hemoragion de fondusoj kaj homaj rimedoj kiuj iras en unu solan direkton, eĉ dum krizaj tempoj.”. Pagano konkludis la leteron memorigante, ke “estas evidente ke, se koni la anglan estas avantaĝo pli granda ol koni la italan, esti angloj estas avantaĝo pli granda ol esti italoj, kaj ni tion ne povas diri al generacio kiu, kiel rimarkis eĉ la Ŝtatestro, sentas fortan malbonfarton kaj sentas sin senigita de siaj eblecoj.”
Romo, 8-a de Januaro 2011