Kongresa preparvizito al Florenco

ret-info: Kongresa preparvizito al Florenco

Kongresa preparvizito al Florenco

De la 14-a gxis la 16-a de oktobro la Gxenerala Direktoro de UEA Osmo Buller
kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes vizitis Florencon, la
urbon de la 91-a UK en 2006. Prepare por kontrakto kun la kongresejo ili
renkontigxis kun gxiaj reprezentantoj. Ili renkontis ankaux funkciulojn de
la Florenca Kongresa Buroo, kun kiuj oni cxefe diskutis pri logxigaj
kondicxoj. La UEA-oficistoj vizitis ankaux sep agentejojn, el inter kiuj
UEA elektos partneron por logxigaj kaj ekskursaj servoj surbaze de iliaj
ofertoj. Ili vizitis ankaux la planatan lokon por la infana kongreseto en
la apuda urbo Prato.

Cxe kelkaj renkontigxoj cxeestis ankaux prezidanto Renato Corsetti kaj la
membroj de LKK de la 91-a UK Riccardo Pinori kaj Diccon Masterman. En Prato
cxeestis ankaux la LKK-ano pri la infana kongreseto Leonardo Pampaloni.
Sabaton, la 16-an de oktobro Buller kaj Magalhaes partoprenis kunsidon de
LKK, kiun gvidis gxia prezidanto Aldo Grassini.

el [Informitale]
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00