ret-info: Komerc-Industria Cxambro ekuzis E-on en sia retejo
Komerc-Industria Cxambro prezentigxas en E-o
La retejo de la Komerc-Industria Cxambro de Cxuvasxa Respubliko (Centra
Rusio) ekde nun havas ankaux E-lingvan version, apud la rusa, angla kaj
itala.
La pagxaro celas antauxenigi komercan kunlaboron inter la entreprenoj de la
respubliko kun la tuta mondo. Gxi havas regulajn kontaktojn kun komercistoj
kaj industriistoj de tuta Rusio kaj de dekoj da eksteraj landoj.
Mem la pagxaro ofte mencias Esperanton, cxefe pro la regule okazantaj en gxi
seminarioj, preparataj de cxeboksaraj e-istoj. (I.a. pro tio fine de
decembro 2003 oni havis neatenditan sukceson informi pri E-agado la
prezidenton de Rusio Vladimir Putin. Kiam li vizitis Moskvan Komercan
Cxambron, la reprezentanto de Cxuvasxio montris al li la pagxaron kaj
komentis la tiamajn novajxojn, inter kiuj elstaris E-rilataj).
La adreso de la pagxaro:
http://www.tppchuvashia.ru/eo/
La E-version de la pagxaro prizorgas Aleksandr Blinov, aktiva e-isto kaj
oficisto de la Cxambro.
A. Grigorjevskij
[addsig]