KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n-ro 9.

Gxenevo, la 30-an de junio en 2004
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n-ro 9.

Enhavo:

– Euxropa eksperimentado pri internacia lingvo : ekas la
instrua kaj eduka projekto proponenda al aliaj euxropaj partneroj.

————————————————————————-

Post la konsento de la itala Ministerio pri Klerigado lancxi euxropan
eksperimentadon pri internacia lingvo, la kontaktoj inter la Ministerio kaj
ERA rekomencigxis. La 18-an de junio en la sidejo de la Ministerio, viale
Trastevere en Romo, renkontigxis s-ro N. Rossi, cxefo de la Kabineto kaj de
la Sekretario de la Ministro, kaj s-ro G Pagano kun s-rino F. Cammarano,
anoj de Radikala Asocio “Esperanto”.

Dum tiu cxi renkontigxo igxis pli klaraj la kondicxoj de la Projekto.
Gxi estos je la zorgo de ERA kaj difinita akorde kun la Ministerio.
La projekto koncernos – ankaux por la unikaj propedeuxtikaj kvalitoj de
Esperanto – la unugradajn lernejojn kaj gxi devas inkludi kaj la instruadon
por la lernantoj kaj formad-progamon de la instruistoj.
Unugrada lernejoj signifas labori kun infanoj inter 6 kaj 14 jaroj.

Por pliaj informoj kontaktu: komitato@internacialingvo.org

Esperante ricevi de vi novajn kontribuojn al nia iniciato, mi kore salutas
vin,

Michele Gazzola.
prezidanto de KEILEU


forumo de KEILEU cxe:
http://lnx.internacialingvo.org/eo/index.php?newlang=epo



fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




———————————————————————-
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu
———————————————————————-

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00