Ghenevo, 28an aprilo 2004
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 7
————————————————————————-
Enhavo:
– Salutoj kaj novajhoj
– La Prezidanto de KEILEU prelegis en UNO
————————————————————————–
– Salutoj kaj novajhoj
Karaj Geamikoj,
Mi ghojas komuniki al vi ke estas preta la portugala versio de la Studo pri
esperanto farita de la la Itala Ministerio pri Klerigado. Mi kore dankas
José Martins, reprezentanto KEILEU en Portugalio, pro sia laboro. Baldaux la
nova versio estos en la reto.
Pri la projekto de eksperimentado:
post la monatoj dum kiuj ni diskutis en la forumo, prof-ro Bujdoso el la
Universitato de Budapeshto akceptis kunordigi la fazon de la skizado de la
projekto de eksperimentado. La skizo estos afishita en nian forumon por fina
diskuto.
La 3an de majo la direktoroj de la Itala Ministerio pri Klerigado
renkontighos kaj probable pridiskutos ankaux nian iniciaton. La Prezidanto
de KEILEU sendis al la respondeculoj detalan raporton pri la agado kaj la
proponoj de la Komitato.
Esperante ricevi el vi novajn kontribuojn al nia iniciato, mi kore salutas
vin
La Prezidanto de KEILEU, Michele Gazzola
————————————————————————
– La Prezidanto de KEILEU prelegis en la Unuighintaj Nacioj Organizo (UNO)
La 16an de aprilo 2004, en la salono 27 de la Palaco de la Nacioj en
Ghenevo, Michele Gazzola kaj Lapo Orlandi, kasisto de ERA, faris prelegon
titolitan "al monda konferenco pri ligvoj, nun!". Dum la prelego, la
prelegantoj substrekis la urgha bezonon de kunvoki tuj mondan konferencon
pri la lingvproblemo. Michele Gazzola, dum sia prelego, parolis ankaux pri
la Komitato kaj pri lia agado Al la prelego sekvis interesa debato kun la
partoprenantoj.
Auxskultu la tutan prelegon kaj la debaton (en la franca) che:
http://www-5.radioradicale.it/servlet/V … 1&record=5
Informoj esperante che:
http://lnx.internacialingvo.org/eo/inde … ewlang=epo
————————————————————————
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj –
Informilo de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene
de Europ-Unio.
Respondecas: Michele Gazzola, Prezidanto de la Komitato