Ghenevo, 5an januaro 2004
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n.1
Enhavo:
– Salutoj kaj novajhoj
– Eta resumo de la bruselaj decidoj
– La prezidento sin presentas
– Salutoj kaj novajhoj
Karaj geamikoj,La 7an kaj la 8an de decembro 2003, dimancho kaj lundo, ni chiuj kunvenis en Bruselo okaze de la kunveno organizita de la sep radikalaj europarlamentanoj. Dimanche vespere ni kunvenis en komisionon Federacia Europa Lingvo kaj tie ni chiuj decidis pri la stargio de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene de Europ-Unio (KEILEU). Vi povas legi etan resumon pri niaj bazaj decidoj en tiu chi komuniko.
Nun, post la kristnaskaj festoj, estas tempo ke ni rekunvenu por komenci labori al la projekto kiun ni decidis en Bruselo. Pro faciligi la komunikadon inter ni, estis kreita nova retposhtadreso de la Komitato (komitato@internacialingvo.org) kaj virtuala forumo che www.internacialingvo.org – La forumo estis kreita por ke vi chiuj povu kontribui al la projekton kaj sekvi la agadon de la Komitato.
Esperante ke vi chiuj kontribuos al la sukceso de la Komitato, mi bondeziras al vi bonan novan jaron.
La prezidanto de KEILEU
Michele Gazzola
– Eta resumo de la bruselaj decidoj
La komisiono “Federacia Europa Lingvo” vidis la alighon de esperantistoj el 14 europaj landoj.
Giorgio Pagano prelegis pri la agado de ERA kun la Itala Ministerio pri Klerigado kaj pri ghiaj freshdataj rezultoj. La Ministrino L. Moratti sin engaghighis subteni ERA projekton pri eksperimentado de la internacia lingvo en Europ-Uniaj lernejoj. Pro tio, la Minstrino komunikis la adresojn de la anoj de la Europ-Unia komisiono pri klerigado.
La unua pasho de la KEILEU estas zorgi pri la kontakoj kun tiuj funkciuoloj por ke ili poste organizu la eksperimentadon en siaj landoj.
Unua decido: Michele Gazzola estas elektita prezidanto de la KEILEU.
Dua decido: chiu cheestanta esperantisto estas reprezentanto de sia lando en la Komitato.
Tria decido: se cheestas pluraj homoj el la sama lando, ili mem decidu kiu inter ili reprezentos sian landon en la Komitato en la dauro de dekkvin tagoj kaj komunikos la finan decidon al la Prezidanto.
Kvara decido: reprezentantoj de ne-Europ-Uniaj landoj estas nur kunlaborantoj de la Komitato.
Kvina decido: la celo de la eksperimentado ne estos la infanoj, sed la adoleskaj lernantoj.
Se vi pensas ke io ne estas klara au korekta, bonvolu skribu al komitato@internacialingvo.org
– La prezidento sin presentas
Mi naskighis en 1978 en Udine, Italio kaj ekde kvar jaroj mi estas aldonita sekretario de ERA. Mi brile finis miajn universitatajn studojn pri ekonomiko en aprilo 2003 che Universitato `L. Bocconi` en Milano, kaj mia finstuda disertacio temis pri la kostoj kaj avantaghoj de multlingveco en Europ-Unio (resumo en la itala che : http://www.uemilano.it/multilinguismo/multilinguismo_unione_europea.html).
Nuntempe mi laboras en la Universitato de Ghenevo kiel esplorista asistanto en ekonomiko de lingvoj flanke de profesoro François Grin, unu el la plej gravaj fakuloj pri tiaj studoj. Por mi esti la prezidanto de KEILEU estas honoro kaj samtempe ebleco apliki la studojn kiujn mi sekvis kaj estas sekvanta.
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj –
Respondecas: Michele Gazzola, Prezidanto de la Komitato
Questo messaggio è stato modificato da: Michele.Gazzola, 08 Gen 2004 – 13:40 [addsig]
Kara Michele,
Koran dankon pro viaj vortoj.
Mi ankoraux pacience atendas la liston de la kunordigantoj el la 11/25 EU landoj kaj de la 3 kunordigantoj el HR, BG kaj RO.
Informcele, sube, mi sendas al vi kaj al la legantoj de cxi tiu forumo interesan documenton,traduko de la greka, dank’ al Angelos Tsirimokos (nia Brusela interpretisto dum la dutaga Kunveno 7-8/12/03), aperinte la 6an
de januaro en atena tagjhurnalo, Kathimerini’ kaj sendita al mi de Dafydd ap Fergus ( moderatoro de la tre interesa diskutgrupo REAGO : http://groups.yahoo.com/group/reago/
).
Nepre la lasta paragrafo estas leginda: gxi aludas al nia agado.
Amike
Remy "RESPRO" Sproelants, Ingx
—————————————————————————-
La greklingva originalo legeblas:
http://tinyurl.com/27zxd
aux
http://www.kathimerini.gr/4dcgi/_w_arti … 2004_89388
Por reagoj: <editor CHE ekathimerini.com>
Amike
Dafydd ap Fergus
Direktoro
Komunikadcentro de EEU/UEA
Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariakerkstraat
1030 Brussel
00 32 0486 753 980
komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org
06/01/2004 (el) Kathimerini, "Lingvo… Lukto por Esperanto"
Welcome (angle), bienvenue (france), willkomme(germane), bienvenido
(hispane), benvenuto (itale), welkom (nederlande), velkomme(dane),
välkomme(svede), benvindos (portugale), witamy (pole), tere tulemast
(estone), vitame vas (chehhe), sveiki atvyke (litove), kalos orisate
(greke)… Se oni bezonas tutan paragrafon por nura salutvorto, kion
pri la senfinaj dokument-stakoj de la Europa Unio? Chu oni ne povus
simple diri… bonvenon?
Jen la solvo al la lingva "malfleksebleco" de la Europa Unio, se kredi
la t.n. esperantistojn – t.e., tiujn, kiuj parolas la artefaritan
lingvon Esperanto. En tiu direkto, la Europaj esperantistoj montras
rimarkindan movighemon lastatempe, gajninte ankau la simpatiom de
nemalmultaj europarlamentanoj, i.a. ankau de Sro A. Alavanos; ili ech
planas "sonoran" manisfestacion natau la Europa Parlamentejo por la
9a de majo (Tago de Europo) 2004.
"Europa Esperanto Unio faras gigantan klopodon por ekkontakti la
decidoprenajn centrojn kaj akceli la eksperimentan uzadon de Esperanto
en EU-dokumentoj", klarigas al nia gazeto S-ino Maria Pontika,
advokato, prezidanto de la Esperantistoj de Greklando. "La uzado de
unu artefarita lingvo prezentas multajn avantaghojn : ghi estas
facila, kun simplaj gramatikaj reguloj sen esceptoj, ne postulas
eksterordinaran klerecon, ne havas apartan prononcon… Elementan
scipovon oni povas atingien kelkaj monatoj. Krome, ghi estas
neutrala, ghia uzado kaj disvastigho ne ‘minacas’ la aliajn naciajn
lingvojn."
Faciligi la senbaran komunikadon inter la popoloj estis ja la vizio de
la pola kuracisto Dro Zamenhof, kiu kreis Esperanton fine de la 19a
jarcento. Esperanto disvastighis rapidege ghis la Unua Mondmilito, kaj
multaj eminentaj intelektuloj varme subtenis ghian uzadon kiel
kontraupezon al la "lingva imperiismo" de la superregantaj okcidentaj
landoj. Tamen, en la lastaj jardekoj la entrepreno malviglighis.
"Estas proksimume dudek milionoj da esperantistoj en la tuta mondo",
klarigas S-ino Pontika. "En Greklando ni estas proksimume mil, kun
asocioj en Ateno, Tesaloniko, Larisa kaj Rodos. Bedaurinde, la pli
juna generacio shajne ne kundividas niajn idealojn. Komplete
superregas la usona – mi ne diros la ‘angla’.
Tamen, la prezidanto de Helena Esperanto-Asocio konservas sian
optimismon. "Ni ricevis la informon, ke la temo de eksperimenta uzo de
Esperanto estis antaunelonge metita de la itala Ministro pri Kulturo
antau la Europaj Ministroj tiufakaj okaze de kunveno ilia en Bruselo."
Kara "RESPRO",
Dankon pro via respond-kontribuo kaj mi ege bedauxras pro la malfrueco de mia respondo. Via bela letero estas la pruvo ke nia nova forumo povas funkcii kaj ke ghi fakte estas funkcianta. Mi ech ricevis sur komitato@internacialingvo.org multe da lauxdaj komentoj kaj leteroj, kaj mi volas dankegi chiujn pro via subteno.
Vi tute rajtas pri via remarkoj pri mia unua komuniko. La momento ekde la dekkvin-taga limdato komencis, estis la lasta renkontightago, do la 8an de decembro. Kopreneble ili jam estas pasitaj ekde longe, tamen ni ghuste preskaux finis prepari tiun liston kiu estos la objekto de KEILEU Prezidantaj komunikoj n°2.
Esperante ke mi respondis al viaj demandoj, mi kore salutas vin.
Michele Gazzola
Kara S-ro Gazzola,
Kara Michele,
Mi estas tre kontenta ke finfine mi vidas iom da novajxojn pri la Brusela Kunveno (7-8/12/03).
Mi do tre kore dankas vin pro via KEILEU – Prezidantaj Komunikoj No 1 de hodiaux la 07/01/04.
Mi tre sxatas vian ttt-ejon http://www.internacialingvo.org kaj la Forumon por ke cxiuj povus kontribui al la lauxdinda projekto kaj sekvi la agadon de la Komitato.
Mi ankaux vidas en la forumo ke ERA jam uzis mian raporton kaj unuajn impresojn de la 10/12/03 pri la radikala Konferenco organizita de RPI kaj ERA. tamen, mi devas insisti kaj emfazi ke mi NE estas membro de ERA (kiel oni povus konkludi, legante mian mesagxon ke ERA uzis – gxi ja rajtas fari tion, cxar mi sendis gxin al gxi)kaj ke mi tre sxatas mian neuxtralecon!
Nun , pri via eta resumo de la Bruselaj Decidoj kaj speciale pri la Tria decido:
-mi konstatos ke mankas al la teksto momenton ekde la 25 tagoj komencus
– kial ne disvastigi jam la liston ( nomoj – adresoj – …) de la reprezentantoj de la 11 EU landoj kaj de la 3 Ne-EU landoj kiuj cxeestis? Se mi bone memoras, Giorgio Pagano promesis tion en Bruselo.
Mi pensas ke ni bezonas tion liston en la proksima estonteco por kunordigantaj kialoj kun la aliaj landoj de la EU25.
Mi ankoraux tre kore gratulas vin, kara Michele, kiel juna Prezidanto de la Komitato KEILEU kaj mi esperas kun vi ke ni povas kune labori al la sukceso de tiu Komitato kaj al la realigo de niaj komunaj ideoj. Mi certe volas kontribui al la interesa laboro. Mi jam skribis ie iam: Por mi estis dum la Brusela Kunveno vere la unua fojo ke mi auxdis politikistoj defendi nian lingvon kaj celantaj iograde atingi la "Fina Venko" kiel ankaux mi komprenas tion: La Euxropa unio tre urge bezonas solvon pri rajto je lingvo kaj eble pri eventuala uzo de la internacia lingvo. Tio estas celo pri kiu konsentas, miaopinie, kiuj ajn zorgemas pri lingva komunikado en Euxropo jam 20-lingva, sendepende de diverseco en la prisolva opiniaro.
Laux mi, Esperanto ne plu povas esti utopio, kiel asertas multaj fontoj. Mi ecx aldonas cxi tion citajxon de Victor Hugo : "La utopio estas la vero de morgaux". ("L’utopie, c’est la vérité de demain") Ankaux en mia lando Belgio kaj en multaj aliaj landoj de la EU25 estas multaj homoj – ne necese esperantistoj – kiuj aprezus la initiaton de ERA.
Mi nur ankoraux havas dubojn pri la politika dimensio de la tuta afero. Mi preferas resti sendependa kaj neutrala.
Esperante ke ni atingos sukceson, ankaux mi bondeziras al vi fajnegan bonan 2004!
Remy "RESPRO" Sproelants, Ingxeniero
Ghenevo, 5an januaro 2004
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n.1Enhavo:
– Salutoj kaj novajhoj
– Eta resumo de la bruselaj decidoj
– La prezidento sin presentas
– Salutoj kaj novajhoj
Karaj geamikoj,La 7an kaj la 8an de decembro 2003, dimancho kaj lundo, ni chiuj kunvenis en Bruselo okaze de la kunveno organizita de la sep radikalaj europarlamentanoj. Dimanche vespere ni kunvenis en komisionon Federacia Europa Lingvo kaj tie ni chiuj decidis pri la stargio de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene de Europ-Unio (KEILEU). Vi povas legi etan resumon pri niaj bazaj decidoj en tiu chi komuniko.
Nun, post la kristnaskaj festoj, estas tempo ke ni rekunvenu por komenci labori al la projekto kiun ni decidis en Bruselo. Pro faciligi la komunikadon inter ni, estis kreita nova retposhtadreso de la Komitato (komitato@internacialingvo.org) kaj virtuala forumo che http://www.internacialingvo.org – La forumo estis kreita por ke vi chiuj povu kontribui al la projekton kaj sekvi la agadon de la Komitato.
Esperante ke vi chiuj kontribuos al la sukceso de la Komitato, mi bondeziras al vi bonan novan jaron.
La prezidanto de KEILEU
Michele Gazzola– Eta resumo de la bruselaj decidoj
La komisiono “Federacia Europa Lingvo” vidis la alighon de esperantistoj el 14 europaj landoj.
Giorgio Pagano prelegis pri la agado de ERA kun la Itala Ministerio pri Klerigado kaj pri ghiaj freshdataj rezultoj. La Ministrino L. Moratti sin engaghighis subteni ERA projekton pri eksperimentado de la internacia lingvo en Europ-Uniaj lernejoj. Pro tio, la Minstrino komunikis la adresojn de la anoj de la Europ-Unia komisiono pri klerigado.
La unua pasho de la KEILEU estas zorgi pri la kontakoj kun tiuj funkciuoloj por ke ili poste organizu la eksperimentadon en siaj landoj.
Unua decido: Michele Gazzola estas elektita prezidanto de la KEILEU.
Dua decido: chiu cheestanta esperantisto estas reprezentanto de sia lando en la Komitato.
Tria decido: se cheestas pluraj homoj el la sama lando, ili mem decidu kiu inter ili reprezentos sian landon en la Komitato en la dauro de dekkvin tagoj kaj komunikos la finan decidon al la Prezidanto.
Kvara decido: reprezentantoj de ne-Europ-Uniaj landoj estas nur kunlaborantoj de la Komitato.
Kvina decido: la celo de la eksperimentado ne estos la infanoj, sed la adoleskaj lernantoj.
Se vi pensas ke io ne estas klara au korekta, bonvolu skribu al komitato@internacialingvo.org
– La prezidento sin presentas
Mi naskighis en 1978 en Udine, Italio kaj ekde kvar jaroj mi estas aldonita sekretario de ERA.
Mi brile finis miajn universitatajn studojn pri ekonomiko en aprilo 2003 che Universitato `L. Bocconi` en Milano, kaj mia finstuda disertacio temis pri la kostoj kaj avantaghoj de multlingveco en Europ-Unio (resumo en la itala che : http://www.uemilano.it/multilinguismo/multilinguismo_unione_europea.html).Nuntempe mi laboras en la Universitato de Ghenevo kiel esplorista asistanto en ekonomiko de lingvoj flanke de profesoro François Grin, unu el la plej gravaj fakuloj pri tiaj studoj. Por mi esti la prezidanto de KEILEU estas honoro kaj samtempe ebleco apliki la studojn kiujn mi sekvis kaj estas sekvanta.
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj –
Informilo de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene de Europ-Unio.Respondecas: Michele Gazzola, Prezidanto de la Komitato
Questo messaggio è stato modificato da: Michele.Gazzola, 08 Gen 2004 – 13:40 [addsig]