Karaj tradukantoj kaj tradukemuloj,

Karaj tradukantoj kaj tradukemuloj,

Pasintjare vi bonege kunlaboris kun la informaj fakoj en pluraj landoj kaj
kun BKC! Pro la fakto, ke la cxi-jara kongreso okazas en Cxinujo la
interesigxo de amas-komunikiloj povas esti pli granda. Bonvolu traduki al
viaj lingvoj. Kompreneble vi rajtas ankaux adapti la komunikojn al via landa
situacio.

Dankon! Amike, Renato

*****************************************************
Gazetara kampanjo cxirkaux la UK

Estimataj,
Karaj geamikoj,

Pasintjare la Brusela Komunikadcentro, gvidata de Europa Esperanto-Unio,
organizis gazetaran kampanjon kadre de la Universala Kongreso de UEA en
Gotenburgo. Gxi sukcesis interesi jxurnalistojn en dekoj da landoj, kaj
instigis ilin publikigi centon da artikoloj, kaj ankaux fari radio- kaj
filmprogramerojn (vidu: http://lingvo.org/gazetaro, pasvorto: 'saluton').

Cxi-jare, ni kompreneble dauxrigas la kampanjon, kaj alvokas al via helpo.
Unue, ni tradukos modelajn gazetarajn komunikojn, kiuj celas instigi cxefe
lokajn, sed ankaux naciajn, jxurnalistojn skribi artikolojn. Post la
traduko, ni helpos LA-ojn, kaj aliajn volontulojn ekkontakti jxurnalistojn.

Cxu vi pretas helpi kaj traduki la du mallongajn tekstojn sube? Tiam bonvolu
kontakti marko.lins@lingvo.org.

Koran dankon,

Seán Ó Riain, Prezidanto de Europa Esperanto-Unio Renato Corsetti,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio


Rimarkoj por la tradukantoj/kontrollegantoj :

– Antaux ol komenci traduki, bv. certigxi cxe marko.lins@lingvo.org,
ke ne jam estas via lingva versio.
– Tradukojn de pasintjara komuniko iom pli longa trovigxas cxe
http://lingvo.org/xx/3/309, pasvorto: saluton
– Bonvolu traduki cxion post [Komenco] gxis [Fino]
– Bonvolu ne mem formatigi, sen resendu vian tradukon en ascii-kodo
aux kiel neformatigitan retmesagxon al marko.lins@lingvo.org.

[Komenco]

Forta VIALANDA partopreno cxe la monda Esperanto-Kongreso en Pekino

Gazetara Komuniko. Inter XXX VIALANDANOJ estas atendataj por la 89a
Universala Kongreso de Esperanto, kiu kunvenos fine de julio en cxina
cxefurbo Pekino. La Esperanto-grandevento okazas de la 24a gxis la 31a de
julio 2004. Komprenigxo inter la cxirkaux 2000 partoprenantoj el 60 landoj
inter si kaj kun la ordinaraj esperantlingvaj cxinoj eblos – ankaux por
VIAJLANDANOJ – sen interpretisto danke al Esperanto.

Cxi tiu preskaux 120-jaragxa planlingvo estas parolata en pli ol 100 landoj
kaj estas tre facile lernebla. Cxiujare la Universala Kongreso okazas en
alia lando. [Opcia]-foje bonvenigi la
kongreson. Lastan fojon 19XX – XXXX Esperanto-parolantoj partoprenis tiam en
URBO.] La kongreso diskutos pri lingva egaleco kaj diverseco en la mondo.

Senpaga represo

Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOSXTO
Aldonaj informoj pri Esperanto: http://RETEJO DE VIA LANDA ASOCIO, [OPCIE
RETEJO DE VIA NACILINGVA GHISDATE VERSIO[rimarko: kopiu adreson el:
http://www.lingvo.org/xx/3/250]

VIAURBANO partoprenas Universalan Esperanto-Kongreson

1800 homoj el 60 landoj kaj VIAURBANO ne bezonas interpretisto.

Gazetara Komuniko. TT/MM/JJJJ. ANTAUNOMO FAMILIONOMO el VIAURBO iros
cxi-jare al la cxina cxefurbo Pekino por la 89a Universala
Esperanto-kongreso de la 24a de julio gxis la 31a de julio 2004. “Ni venas
el pli ol 60 diversaj landoj, sed estas tre facile konatigxi. Dank' al
Esperanto, ni ne bezonas interpretisto,” diras FAMILIONOMO. Jam de [NOMBRO
DA] jaroj, FAMILIONOMO estas entuziasma esperantisto. “Mi havas amikojn tra
la tuta mondo. En Pekino mi revidos ilin,” diras FAMILIONOMO kaj krome mi
vizitos Cxinujon kaj kontaktigxos kun cxinoj cxie tra la lando nur per cxi
tiu lingvo kaj ne nur kun akompanantoj de turistoj.

La preskaux 120-jaragxa planlingvo Esperanto renkontis kreskantan intereson
dum la lastaj jaroj. Unu kialo estas la gxia neuxtraleco fronte al la povo
de la angla lingvo, sed antaux cxio la eblecoj, kiujn la lingvo ofertas.
“Esperanto estas parolata en cxirkaux 120 landoj,” diras FAMILIONOMO. “Gxi
ne posedas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj, kiujn oni devas
parkerigi.” Por FAMILIONOMO unuavice gravas la praktika utilo de Esperanto.
Ekzemple, ekzistas 'Pasporta Servo' – listo de Esperanto-parolantoj, kiuj
gastigas aliajn Esperanto-geamikojn por senpaga tranokto.”

FAMILIONOMO intencas ANTAUX/POST la kongreso vojagxi tra Cxinio kaj Azio.
Dum unu semajno VIAURBANO debatos pri lingva egaleco kaj diverseco en la
mondo. “Aldone la programo ofertas kulturajn kaj turismajn arangxojn,”
diras FAMILIONOMO. La VIAURBANO ankaux auxskultos la noktajn koncertojn:
“Mi sxategas rok- kaj popmuzikon en Esperanto.”

Tiu cxi komuniko povas esti senpage represata ankaux kun redakciaj sxangxoj.

Pli da informoj pri la kongreso kaj Universala Esperanto-Asocio:
http://www.uea.org, http://www.uea.org/kongresoj/uk_2004.html

Volonte vi povas ekkontakti ANTAUNOMO FAMILIONOMO kaj inviti al persona
intervjuo: ANTAUNOMO FAMILIONOMO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, RETADRESO
Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOSXTO,
http://HEJMPAGXO DE VIAASOCIO.

Aldonaj informoj pri Esperanto: RETEJO DE VIA NACILINGVA GHISDATE VERSIO
[rimarko: kopiu adreson el: http://www.lingvo.org/xx/3/250]

[Fino]



fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00